Paĝo:La Esperantisto - Julio 1892.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per la manoj la muretojn de la ĉerko kaj ripetadis al mi: mi estas enterigita vive.

Kiam pasis la unua rigidiĝo, ĉe kies sola rememoro ankoraŭ nun atakas min frosto, mia unua penso estis, ke mi eble ne estas ankoraŭ enfosita, ke, se mi donos signon de vivo, oni eble aŭdos min, oni eble helpos al mi. Mi komencis frapadi en la kovrilon de la ĉerko kaj ekkriis per mia tuta forto, sed mia voĉo sonis tiel surde kaj sovaĝe, ke mi mem ektremis de ĝia sono. Kun streĉa haltigo de la spirado mi komencis aŭskultadi, penante kapti eĉ ian sonon el ekstere, sed mi aŭdis nur, kiel la sango kvazaŭ per marteloj batadis al mi en la tempioj. Mi ripetis kelkajn fojojn tion ĉi saman, kaj ĉiun fojon mi aŭdis nur teruran silenton. Tio ĉi estis efektive morta silento, silento de tombo, de tiu terura loko, kie la vivo ne ekzistas, kie absolute reĝas la morto. Tiu ĉi silento estis mia aljuĝo al morto, aljuĝo pli minaca, ol se ĝi estus subite elparolita per tondra voĉo, sed nur voĉo de viva ekzistaĵo. Ne povis esti ia dubo, ke mi estas enfosita en tombon, ke mi venis tien, kien venas nur mortintoj kaj de kie ne ekzistas reveno. Mi malvarmiĝis de teruro.

Estas io majesta, eĉ vigliga, en la trankvila konscio de neevitebleco de la morto. Tiel en la tempo de la franca revolucio centoj da homoj kun profunda trankvileco iradis sur la ekzekutejon kaj mortadis kiel herooj. Sed morti preskaŭ momente, iri al la morto, vidante super si la bluan ĉielon, enspirante la lastan fojon per plena brusto la vivigan aeron — kaj morti en malvasta kesto, enfosite en la teron, kaj esti atestanto de sia propra agonio — estas grandega diferenco. En la tombo ne ekzistas tiu vigla sento de vivo, kiu kuraĝe renkontas eĉ la ĝin neniigantan morton. La turmentoj de vive enterigita sekvas jam post la ekzekuto, kaj de ili estas liberigita ĉiu alia ekzekutita. Tiu ĉi iras en la tombon kun jam estingita konscio, en la tombon oni metas malvivulon, sed ne vivan homon. Kaj mi estis metita en ĝin viva, mi vekiĝis en ĝi kun pasia amo de l’vivo kaj kun la terura konscio, ke mi estas elstrekita el la nombro de la vivuloj. Inter mi kaj la vivo estis tavolo da tero, nur unu tavolo da tero, kaj nur pro tio, ke mi ne povis ĝin levi, mi devis morti. Oni devas mem travivi tiun ĉi aŭ similan staton, por kompreni, kion mi devis elsuferi ĉe tiu ĉi penso. Denove min atakis rigidiĝo, rigidiĝo de malespero. Mi kuŝis tute trankvile, kaj komencis kun malvarma sango pripensadi mian situacion. Mi enfalis en letargion, al kiu mi ĉiam havis la emon, kaj oni prenis min por mortinta. Mi kondukadis izolitan vivon kaj neniam diris al iu pri mia emo al tiu ĉi malsano. Estas vero, ke mia frato sciis pri tio ĉi, sed li loĝas en malproksimo de centoj da kilometroj kaj ne povis scii, kio fariĝis kun mi. Se li estus apud mi, li ne permesus min enterigi. Sed li ne estis, kaj oni min fermis en tiun ĉi keston kaj enfosis en profundo de du-tri metroj. Nenia sono de la supraĵo de la tero atingis al mi; sekve nenia mia krio povas atingi eksteren. Ekster tio, la mortintejo sin trovas ekster la urbo kaj prezentas tre izolitan lokon. Al neniu povis veni en la kapon la penso, ke mi estas enterigita vive. Mi estas aljuĝita al morto — tio ĉi estas klara. Mi eĉ elkalkulis kun malvarma sango, kiun mi nun mem ne komprenas, kia maso da tero kuŝas super mi: kalkulante la longecon de la tombo du metrojn, la larĝecon unu, la profundecon du metrojn, kaj supozante, ke sur la ĉerkon falas nur duono de la tuta pezo, mi difinis, ke — se tio ĉi