Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
PUTO KAJ PENDOLO[1]
DE
EDGAR ALLAN POE.
Impia tortorum longas hic turba furores
Sanguinis innocui, non satiata, aluit.
Sospite nunc patria, fracto nunc funeris antro
Mors ubi dira fuit vita salusque patent.
(Verskvaro verkita por la pordoj de vendejo konstruota sur la loko, kie staris la «Club des Jacobins» en Parizo.)

Tiu longa agonio malfortigis, malfortigis min ĝis morto. Kiam miaj torturistoj, fine min malligis, kiam mi povis eksidi, mi eksentis, ke mi senkonsciiĝas. La verdikto, la terura verdikto estis la lasta nekonfuza parolo, kiu atingis miajn orelojn. Poste, la voĉoj de l’ inkvizitoroj dronis en la malprecizan zumadon de ia sonĝo, kaj mi nenion plu aŭdis. Sed ankoraŭ kelkan tempon mi konservis la postvidon de terura spektaklo! Mi vidadis, sed kun terura troigemo, la lipojn de la nigre vestitaj juĝistoj, lipojn blankajn kaj mallarĝajn (pli blankajn ol la paperfolio, sur kiu mi skribas tiujn liniojn), maldikajn ĝis strangegeco, maldikajn pro ilia esprimo de severeco, de neŝanĝebla decidemo, de krueleco kaj senkompato pri homaj doloroj. Mi vidis la decidon pri mia sorto elfluganta el tiuj lipoj en formo de mortkondamno. Mi vidis ilin tordataj de mortiga frazo. Mi vidis ilin formi la silabojn de mia nomo; kaj mi frosttremis, ĉar nenia sono postbruis. Mi ankaŭ, dum teruregaj minutoj de deliro, vidis flirtantaj la nigrajn drapiraĵojn de la ĉambrego. La ses kandelegoj, starantaj sur la tablo, unue ekŝajnis al mi kvazaŭ blankaj kaj graciaj anĝeloj, kompatemaj min savontaj anĝeloj; sed poste morta naŭzo eniris mian

  1. Tiu artikolo estis jam tute kompostita, kiam, la 13 de Novembro 1906, ni ricevis la numeron de l’ 1 de Oktobro de Lingvo Internacia entenantan interesan tradukon de l’ sama peco, faritan de Sro Alex. Pride. Malgraŭ tiu kurioza koincido, ni tamen publikigas tiun tekston, ĉar: 1e la traduko de Sro A. Pride estas tute laŭvorta, dum tiu ĉi estas tre libera, 2e la stiloj de l’ du tradukoj estas tre malsamaj. Ni do supozas, ke la komparo de tiuj tiel nesimilaj tradukoj povas esti tre interesa por la komunaj legantoj de ambaŭ Gazetoj.