Paĝo:La Revuo 1907 Puto kaj Pendolo.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cerbon, kaj mi sentis tremi ĉiun fibron de mia korpo, kvazaŭ mi ektuŝus fadenon de elektra pilaro, dum la anĝelaj formoj ŝanĝiĝis en flamkapajn fantomojn: kaj mi komprenis, ke de ili mi nenian protekton devas esperi.

Penso pri dolĉa entomba ripozo tiam plenigis mian imagon kvazaŭ dia harmonio. Tiu penso venis kviete kaj senskue. La tempo necesa ĝis ĝia plena klariĝo ŝajnis longa; kaj, tuj kiam mia spirito fine sukcesis ĝin senti kaj ĝue akcepti, la figuroj de l’ juĝistoj magie malaperis, la kandelegoj estingiĝis, la mallumo densiĝis; ŝajnis al mi, ke mia animo forrapidas al Hadeso.

Kaj la Universo fariĝis nur nokto, silento, senmoveco.... Mi estis svenanta, kvankam ne tute senkonscia; sed mi ne povas diri, kiom restis da konscio. Tamen ĉio ne estis perdita.

Dum plej profunda dormado, dum svenado, dum morto, eĉ en la tombo ĉio ne estas perdita! Alie ne estus senmorteco por homo. Vekiĝante, ni ĉiam disŝiras la teksaĵon de ia sonĝo, kaj tiel rompebla estas tiu teksaĵo, ke post unu sekundo ni jam ne memoras, ke ni sonĝis.

Du sentoj nin ekkaptas dum ekreviviĝo post svenado: la sento pri morala kaj spirita ekzistado, kaj la sento pri korpa ekzistado. Verŝajne estas, ke, se ni povus, kiam revenis la dua sento, memori la impresojn de l’ unua, ni konstatus, ke ili elokvente parolas pri la transmonda profundegaĵo. Kia estas tiu profundegaĵo? Kiel distingi ĝiajn ombrojn de la ombroj de l’ tombo? Kiu neniam svenis, tiu neniam eltrovos magiajn palacojn, hejmajn figurojn en la kapricaj flamoj de l’ fajrejo; li ne rigardados sur la nuboj la melankoliajn kaj vagantajn sonĝaperojn; li ne meditos pri la parfumo de ia nekonata floro; li ne priokupiĝos pri la aŭdado de ia malproksima kaj mistera melodio!

Meze de mia energia penado por retrovi ian postsignon de tiu ŝajne malestanta stato, en kiun enŝoviĝis mia animo, mi iafoje kredis, ke mi sukcesas fiksi miajn memoraĵojn. En la ombroj de mia memoro pri tiu tiel sendaŭra tempo, mi revidas grandajn fantomojn, kiuj silente min forlevas kaj min transportas malsupren — denove malsupren — ĉiam pli malsupren — ĝis kiam maldolĉega kapturniĝo min ekkaptas kun la ideo pri senfina malsupreniĝado. Mi ankaŭ memoras pri konfuza teruro en mia koro, pro la nenatura kvieteco de tiu koro. Poste, mi ekkonscias subitan senmovecon de ĉiuj ĉirkaŭaj estaĵoj — kvazaŭ haltus la fantomoj, kiuj min portas, venkitaj de la enuo pro tiu senfina malsuprenirado.