Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

unu lokon; kaj mi de vi prenas nenion, kredu al mi aŭ ne kredu!“

— „Li daŭrigu“, diris la fianĉo, kaj Aŝik-Kerib ekkantis ree:

„La matenan namazon mi faris en la Arzinjana valo, la tagmezan namazon en la urbo Arzerumo, antaŭ la foriro de la suno mi faris namazon en Karso kaj la vesperan — en Tifliso. Allaho donis al mi flugilojn, kaj mi alflugis tien ĉi. Donu Dio, ke mi fariĝu ofero de la blanka ĉevalo; ĝi saltis rapide, kiel dancisto sur la ŝnurego, de la monto en la valon, de la valo sur la monton: Mevljan (nia Dio) donis al Aŝik flugilojn, kaj li alflugis al la edziĝofesto de Magulj-Megeri“.

Tiam Magulj-Megeri, ekkonante lian voĉon, forĵetis la venenon en unu flankon kaj la ponardon duan flankon. —

— „Tiel vi tenis vian ĵuron“, — diris ŝia amikino: — „videble hodiaŭ nokte vi fariĝos edzino de Kurŝud-bek?“ — „Vi ne ekkonis, sed mi ekkonis la ĉarman al mi voĉon“, — respondis Magulj-Megeri kaj, preninte tondilon, ŝi tratranĉis la kurtenon. Kiam do ŝi ekrigardis kaj precize ekkonis sian Aŝik-Keribon, ŝi ekkriis kaj ĵetiĝis al li sur la kolon kaj ambaŭ falis sensente. La frato de Kurŝud-bek ĵetiĝis sur ilin kun ponardo, intencante trapiki ambaŭ, sed Kurŝud-bek haltigis lin, dirante: — „Trankviliĝu kaj sciu, ke: kio estas surskribita sur la frunto de homo en la momento de lia naskiĝo, tion li ne evitos“.

Rekonsciiĝinte, Magulj-Megeri ekruĝiĝis de honto, kovris la vizaĝon per la mano kaj kaŝis sin post la kurteno.

— „Nun estas precize videble, ke vi estas Aŝik-Kerib“ — diris la fianĉo. — „Sed rakontu, kiel do vi povis en tia mallonga tempo transveturi tian grandan vojon“?

„Por montri la veron“, respondis Aŝik, „mia glavo trahakos ŝtonon; se do mi mensogas, mia kolo estu pli maldika ol harero. Sed pli bone ol ĉio, alkonduku al mi blindulinon, kiu jam sep jarojn ne vidas Dian mondon, kaj mi ŝin malblindigos“. —

La fratino de Aŝik-Kerib, starante en la vestiblo ĉe la pordo kaj ekaŭdante tian parolon, forkuris al la patrino. —