Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed li komencis ĵuri, ke li difektos nenian kordon. „Kaj se kvankam unu kordo estos disŝirita“, daŭrigis Aŝik, „mi respondos per mia havo“. La maljunulino ekpalpis lian sakon kaj eksciinte, ke ĝi estas plena je moneroj, permesis al li. — Akompanante lin ĝis riĉa domo, kie bruis edziĝa festo, la fratino restis ĉe la pordo, por aŭdi, kio estos.

En tiu ĉi domo loĝis Magulj-Megeri, kaj en tiu sama nokto ŝi devis fariĝi edzino de Kurŝud-bek; Kurŝud-bek festis kun liaj parencoj kaj amikoj, kaj Magulj-Megeri, sidante post riĉa kurteno kun siaj amikinoj, tenis en unu mano kalikon da veneno kaj en la dua — akran ponardon: ŝi ĵuris morti pli frue, ol fariĝi la edzino de Kurŝud-bek.

Kaj ŝi aŭdis el post la kurteno, ke venis nekonatulo, kiu diris: „Seljam Alejkum![1] vi ĉiuj tie ĉi gajadas kaj festadas, tiel permesu al mi, al malriĉa migranto, sidiĝi kun vi; kaj por tio mi ekkantos al vi kanton“. — „Kial do ne?“ diris Kurŝud-bek. „Tien ĉi devas esti enlasitaj kantistoj kaj dancistoj, ĉar tie ĉi estas edziĝa festo; ekkantu do ion, Aŝik (ludisto), kaj mi forlasos vin kun plena mano da oro“. Poste Kurŝud-bek demandis lin: — „Kiel oni vin nomas, vojaĝanto?“ — „Ŝindi-gjorursez (tuj vi ekscios)“. — „Kia ĝi estas nomo!“ ekkriis tiu ridante: „mi la unuan fojon aŭdas tian“. — „Kiam mia patrino turmentiĝis per la naskado min, multaj el la najbaroj venadis al la pordo demandi: „filon aŭ filinon Dio al ŝi donis?“ Oni respondis al ili: „Ŝindi gjorursez (tuj vi ekscios)“. Kaj jen tial, kiam mi naskiĝis, oni al mi donis tiun ĉi nomon“. Post tio ĉi li prenis la ludilon kaj komencis kanti:

„En la urbo Ĥalafo mi trinkis Misiran vinon, sed Dio donis al mi flugilojn, per kiuj mi alflugis tien ĉi en la daŭro de tri tagoj“. — Frato de Kurŝud-bek, homo malsaĝa, eltiris la ponardon, ekkriinte: „Vi mensogas! kiel oni povas el Ĥalafo alveturi tien ĉi en tri tagoj?“

— Kion do vi deziras min mortigi“ diris Aŝik;

„Kantistoj, ordinare, de la ĉiuj kvar flankoj de la mondo kunvenas

  1. Rim.: „Seljam Alejkum“ signifas: „Mi deziras al vi pacon“. La tradukinto.