Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vi sur la muro?“ — „Sciema gasto vi estas“ — ŝi respondis: — „estos sufiĉe, ke oni donos al vi pecon da pano kaj morgaŭ oni vin lasos kun Dio“. — „Mi jam diris al vi“ li respondis, „ke vi estas mia min naskinta patrino, kaj tiu estas mia fratino, kaj tial, mi petas, klarigu al mi: kio pendas sur la muro?“ — Tio ĉi estas saazo, saazo, kolere respondis la maljunulino, ne kredante al li. — „Kaj kion signifas saazo?“ — Saazo signifas, ke per ĝi oni ludas kaj kantas kantojn“. — Kaj Aŝik-Kerib petas, ke ŝi permesu al la fratino depreni la saazon kaj montri al li. — Mi ne permesas, respondis la maljunulino, — tio estas la saazo de mia malfeliĉa filo; jen jam sep jaroj, ke ĝi pendas sur la muro kaj la mano de neniu ĝin tuŝis. — Sed lia fratino leviĝis, prenis de la muro la ludilon kaj donis al li. Tiam li turnis la okulojn al la ĉielo kaj preĝis sekvantan preĝon: „Ho! ĉionfaranta Allaho, se mi devas atingi la deziritan celon, mia sepkorda saazo estu tiel agorda, kiel en tiu sama tago, kiam mi en la lasta fojo ludis je ĝi!“ Kaj li ekfrapis la kuprajn kordojn, kaj la kordoj bonsone eksonis; kaj li komencis kanti: — „Mi estas malriĉa Kerib (migranto) kaj miaj vortoj estas malriĉaj; sed la granda Ĥaderiliazo helpis al mi malsupriĝi de kruta ŝtonego. Kvankam mi estas malriĉa kaj malriĉaj estas miaj vortoj, ekkonu min, patrino, vian migranton“. Post tio ĉi lia patrino ekploregis kaj demandas lin: — „Kiel oni vin nomas?“ — „Raŝid (simplanima)“, li respondis. — „Unu fojon parolu, la duan fojon aŭdu, Raŝid,“ ŝi diris: — „per viaj paroloj vi tranĉis mian koron en pecojn. En hodiaŭa nokto, mi vidis en la sonĝo, ke sur mia kapo miaj haroj blankiĝis. Mi jen jam sep jarojn fariĝis blinda de larmoj; diru al mi, vi, kiu havas lian voĉon, kiam venos mia filo?“ — Kaj duafoje kun larmoj ŝi ripetis al li la peton. Vane li sin nomis ŝia filo, sed ŝi ne kredis. Kaj post kelka tempo li petas: „Permesu, patrino, preni la saazon kaj iri; mi aŭdis, tie ĉi proksime estas edziĝo: la fratino min akompanos. Mi kantos kaj ludos kaj ĉion, kion mi ricevos, mi alportos tien ĉi kaj dividos kun vi“. — „Mi ne permesas, respondis la maljunulino: — „de tiu tempo, kiam mi perdis mian filon, lia saazo ne eliris el la domo. —