Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Marto 1924.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi aŭdis Blanquie, vokantan: armilojn al Francianoj, ni defendos ĉiun terspaceton. Armilojn al la popolo, armilojn en la manojn de la laboristaro!

Sed armiloj — estas potenco.

Thiers volis forŝteli al Parizo eĉ ĝian propran pafilegon.

Mi vidis la parizan laboristaron defendanta ilin, la pafilegojn, kiel vivajn estaĵojn, kiel amikojn, virinoj ĵetis sub la radojn florojn en la tago, kiam naskiĝis la festo de l’ Komuno.

Katja staris sur pafilego kaj kriis: virinoj de Parizo, nek unu kison, nek unu ĉirkaŭprenon al sklavoj kaj malkuraĝuloj. Sklavoj ne povas esti patroj de niaj infanoj, ĉar ni, ni ne volas hontruĝiĝi pro ili. Liberajn homojn ni volas naski, liberajn, ne vivantajn per homa sango. Edzinoj de laboristoj, filinoj de laboristoj, ni volas naski idaron por la estonteco, kiam la laboro estas libera!

Virinoj aplaŭdis kaj kriis: vivu! portis ŝin surbrake — kaj ŝi vokis: Al armiloj! Al armiloj!

Kaj tia mi ŝin vidis la tutan tempon.

Kie ŝanceliĝis taĉmento de batalantoj — ŝi kaptis la standardon kaj kriis: vi hontos, se mi pereos. Ŝin sekvis kure la grandega, ŝvitanta Koruta, kriante Vive la Commune ![1] — la sola frazo, kiun li sciis franclingve.

Mi ŝin vidis staranta ĉe portiloj, sur kiuj kuŝis vunditoj kaj mortigitoj, kaj krianta: Venĝon, venĝon! ne forgesu kiom jam pereis. Patrinoj sendu la filojn, fratinoj — la fratojn, edzinoj — la edzojn. Ni virinoj elbatalos la estontecon, ni naskas idaron, ni ne volas malliberecon sur la tero!

— Parizo ne kapitulacos, — ŝi vokis, kiam la versalanoj eniris la urbon: Parizo ne subiĝos. Ni ne povas, ni ne volas vivi en malliberico, ni mortos, ni pereos, por ekzisti en memoro, kiel la granda urbo de estonteco, la ĉefurbo de libereco!

Kaj kun torĉo en la manoj ŝi kuris bruligi konstruaĵojn, ŝi vokis pri pulvo, dinamito kaj petrolo. Perei, perei sub ruinoj, kaj ne vivi en mallibereco!

— La morton voku, la morton voku, filinoj de Parizo!

Straton post strato okupis la versalanoj. Malesperis la plej kuraĝaj viroj.

Katja kuris de barikado al barikado.

— Ni ne kapitulacos, ni ne cedos, ni mortos liberaj!

Elle ne se rend pas la Commune de Paris ![2]

Kaj diradis:

— Kion vi timas: la Morton? Ĝi ja venos, la sendenta maljunulino kun bastono, ĝi venos, eksidos ĉe viaj kusenoj, kaj vi agonios tagojn kaj noktojn en krepusko. Ĉu ne prefere estas morti kun armiloj en la manoj? Ĉu ne pli bone estas morti tiel, kiel ni estas nun duondioj, eterne liberaj, tiaj jam resti?

— Parizanoj, mi defendos min ĝis la fino, eĉ sola. Kiu kun mi? — Kaj leviĝis al ŝi nigraj de pulvo manoj kaj vokis sekigitaj buŝoj: ĝis la morto!

Ni mortos liberaj!

  1. Vivu la Komuno!
  2. Ĝi ne kapitulacos, la Pariza Komuno!