Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Marto 1924.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Virinoj, — vokis Katja: sur la stratojn, sur la stratojn, morti ĉe fratoj kaj edzoj. Pafiloj falas sur la pavimon, kial vi ne levas la pafilojn? Virinoj batalos, kiam ekmankos viroj. Malnobla estas tiu, kiu deziras postvivi Parizon!

— Parizo, — ĉu vi scias, kio estas Parizo? Urbo, kiu proklamas dum jarcentoj: — nenio super homo, ĉio por la homo! Parizo — vorto tiel sankta, kiel la plej sankta de ĉiuj vortoj — homo.

— Ni ne diras: Dio kaj Patrujo. Tiel vokas ti-kiuj vivas per rabo kaj mortigo. Dio estas mallibereco de animoj. Animoj devas tremi, por ke korpoj laboradu. La animo de Parizo ne tremas.

— Ni plu ne suferos malliberecon, ne kliniĝos niaj nukoj: rektigitaj kaj fieraj ni iros en la morton.

Ŝi renkontis min en la antaŭlasta tago ĉe stratangulo.

— Miĥalo! — ŝi diris, kiam mi preterpasis ne ekrimarkinte ŝin.

— Mi pensis, ke vi jam mortfalis, — ŝi diris: kaj mi volis venĝi vian morton; ĉu vi ankoraŭ vivas?

Pulvon odoris ŝiaj manoj, vizaĝo, batalaero ĉirkaŭblovis min de ŝia ekkiso.

— Nun mi vivas, — ŝi diris kun plenblovitaj naztruoj, apogita sur pafilo: Nun mi vivas — jam plu ne sklavino! De kiam mi scias, ke mi mortos kun armilo en la manoj, venkanta kaj