Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Marto 1924.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Viron mian mi serĉas! En Permo, tio estas, al via ruĝa armeo li eniris! Kaj kie li estas nun, mi ne scias.

— En Permo? Venu en la domon de la komercisto Trofimov. Tie oni al vi informon donos.

Kaj tiu, al kiu unua kun demando la kamparanino sin direktis, la alta bluokululo, gaje, jam en la vicoj, revokis:

— Vi trovas, onklino! La niaj estas atingivaj!

— Jen dankon, karuloj! Nu efektive estas kamaradoj!

Hela radio de ĝojo tuje faris sencoplena la malspritan stumponazan kamparaninan vizaĝon.

Sur la ŝildo de la trietaĝa, plej granda en la urbo universalmagazeno de Safiullo Iŝmuratov kun la filoj, estas forbatitaj oraj literoj de la vortoj. Kaj iliaj rompaĵoj sur la fera reto de la ŝildo estas kvazaŭ signoj de nekonata skribaĵo. Grandegaj spegulvitroj plendas per siaj fendoj kaj breĉoj. Sed per bruo de sanaj faringoj estas plena la grandega domo. Kaj sur la korto soldatoj estas kvazaŭ formikaro. Sur trotuaro apude — la infanoj de la najbaraj kortoj. Ili ĝojas al la klopodado. Sur la stratoj — amaso diverskolora. Sed malofte aperas subtila vizaĝeto, luksa kostumo. Tamen estas timinde! Bluzoj, virinaj antaŭtukoj, malbone kudritaj “french“-oj kaj malmultekostaj vestoj alfluas, ŝanĝiĝas, moviĝas. Kaj en la ĝoja bruado estas festeco. En la plej granda apoteko rapide kaŝas la mastro en kelon la alkoholon kaj karajn kuracilojn. Li klarigas al la edzino:

— Por ĉiu okazo, Etinjo, por ĉiu okazo!

Sed la oficistoj en blankaj kiteloj are sur la straton eksteriĝis.

— Kamarado, donu al ni! En la apoteko multaj legos!

Tio — homo en milita vestaĵo sur ĉaro