Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Marto 1924.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kiu ordonis? Ĉesigu!

— Kamarado, ĝi proklamaĵojn ĵetas!

— Tutegale, ĉesigu! Donu ekrigardi… “La bolŝevikoj nian monon nuligas, sed iliaj paperaĵoj neniom valoras. Ni ilin al vi senpage ĵetados. Jen ricevu“… Jen friponoj! Vidu: dekrublaĵon ili difektis! Kun stampaĵoj ja, certe, neniom ĝi valoras.

— Kamaradoj! La ruĝajn flagojn estas ordonite forigi de sur la domoj! Aŭdu! Ankoraŭ aeroplano!

Tok-tok-tok!… Bah-bah-bah!… Tok-tok-tok!…

— Aŭdas vi, aŭdas! Ree kugloŝpruciloj!

— Atako? Ha? Atako?

Militrajdiston amaso ĉe angulo haltigis.

— Kamarado, jen tiu ĉi en la milita juĝejo de la blankuloj oficis. Ni kaptis!

Alta maljunulo, profunde entirinte la kapon en la ŝultrojn, kvazaŭ tute en la vestaĵon eniri volis. La vizaĝo kun granda nazo kaj firma buŝo moliĝis. Ĝi fariĝis maljunulece senvigla, petanta. Sed la okuloj vivis. Brulis per timemo de la teruro.

— Ne, ne… Mi estis militoficisto.

La rajdisto svingis la manon.

— La tribunalo alveturos, ĝi esploros! Kion do vi penas? Jen en tiun domon konduku lin. Sed ne tuŝu!

Kaj li ekrajdis pluen.

La amaso kun la maljunulo sur la trotuaron sin movis. Premis al la domo Macedonan. Li al la bieno returne estis rapidanta. Informon oni donis tian: nenio jam estas konata. Eble vivas Elizabenjo… Sed jen li estas retenita… Iel la ĝoja tumulto de la urbo estas anstataŭta de la alarma. Kanonoj post la urbo ekpafegis. Necesas noktumi ĉe Mitriĉ. Morgaŭ do hejmen. Se li povus plej bone ekscii. La kamaradoj ja venis!

Sed matene ankoraŭ pli minaca la pafegado de la kanonoj. Pli ofta kaj pli daŭra la malproksima toktokado de la kugloŝpruciloj. Sur la stratoj malpli multe da homoj. Zorgoplenaj la interparoloj:

— Ĉu ili retiriĝos?

— Kaj ni do kiel? Kaj vi do kiel?

— Oni diras, la provizĉarojn… Nu, nu, vi vidas, la provizĉararon ni forveturigas el la urbo.

— Kamarado, kamarado, ĉu evakuado?

— Atendu, febro, ne tro rapidu!

Ĝis vespero estas maltrankvila konsterno: kio estos? Fajfanta flustrado de la kaŝintaj sin en anguloj. Tiuj, kies parencoj Vladivostokon forveturis. Kaj malplenaj estas la loĝejoj en subteretaĝoj, ĉe la urbekstremaĵoj. Sur la stratoj staras iliaj loĝantoj.

— Ĉu forveturigita, la provizĉararo?

— Ĉu, kamarado, retiriĝado?