Paĝo:The Esperanto Monthly - Aprilo 1919.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ho, lando de l' patroj tre kara al mi
La lando de bardoj kaj dolĉ-melodi'.
Por vi patrujanof kun amo en kor'
Elverŝis vivsangon en glor'.

(Rekanto dufoje).
Kimro-land' kara vi estas al mi
Kun ondoj de l' mar' ĉirkaŭe de vi
Vivadu la lingvo kun ni.

Kimruj montlando de l' bard' paradiz'
El ĉio elbrilas plenama deviz';
Al kimro fidela, aŭdiĝas kantet'
En ĉiu rivera ondet'.

Kaj malgrau invad' kaj premega sufer'
La lingvo de l' patroj vivadas sur ter';
Neniam ekhaltis poeta la ton'
De l' bardoj, nek harpa la son'.

Kimro amas sian lingvon
Tra l' tuta nokt'.
Volas esti en Kimrujo
Tra l' tuta nokt'.
Amas ĉiam siajn fratojn,
Siajn leĝojn, siajn morojn,
Siajn bravajn, fortajn avojn,
Tra l' tuta nokt'.

Iru ni al hejm' kantante
Tra l' tuta nokt';
Nia lingvo estas ĉie
Tra l' tuta nokt'.
Reĝu amo kaj frateco
Unueco kaj braveco
Do ni vivu en dolĉeco
Tra l' tuta nokt'.

Ĉiam restu, ho! somer'
BluCielo super ter' ;
Sunradioj briladantaj :
Birdoj de l' arbar' kantantaj :
Mil da floroj ridetantaj :
Ĉiam restu, ho! somer'.

Ĉiam restu, ho! somer'
Iru vintro for de l' ter'.
Ke nenia malbonhoro :
Nek malgojo nek doloro :
Regu, en la homa koro :
Ĉiam restu, ho! somer'.

Ĉiam restu, ho! somer'
Tag' senfina sur la ter'.
Mondo plena de beleea :
Kaj naturo de gajeeo :
Kun ni restu la juneeo :
Ĉiam restu, ho! somer'.

Dolora la koro, sen bril' la okul'
Ho, kie vi restas, amata karul'?
La knaboj atendas dum ĉiu moment':
Forestas vi longe sen nia konsent'.
Revenu vi hejmen, hejmen al ni
La hejmo ne estas plu hejmo sen vi!

Vi ĉiam ja estas karulo por mi;
Pro vi nur sopiras la koro en mi;
Ho, venu hometon al bela valet'
Ni tui kontentiĝos en kara hejmet'.
Revenu vi hejmen, hejmen al ni
La hejmo ne estas plu hejmo sen vi!

Kruela batalo ekvokis vin for;
Kaj ofte bategas pro tim' mia kor'.
Batalo nun ĉesu! Al via edzin'
Revenu karul', trankviligu nun min.
Ho, venu la pac': ne estu vi sklav' ;
Nun ĉesu batalo, rompiĝu la glav'!