Paĝo:The Esperanto Monthly - Aprilo 1919.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La Plendo de l’ Vento.
(Cwyn y Gwynt).

Ĉi-nokto al miaj okuloj ne sendas
La dormon, nur larmoj min premas.
Ĉar apud fenestro la mia jen plendas
La vento kaj ĝemas.

Ĝi levas nun sian la voĉon en ploro
Maldolĉa kaj plenda kompato.
Kaj sendas sur vitron per kri’ de doloro
La larmojn kun bato.

Ho, kial al mia fenestro vi venas
Ploranta maldolĉe nun vento ?
Ĉu perdo de iu amato vin tenas
En daŭra lamento ?

Tr. de J. D. Applebaum.
***


[Originalaĵo]
La Matena Roso.

Matena roso lukse vestas la ĝardenon
Per kiso de opaloj,
Majeste pentras grandiozan la marĝenon
Per gloro de l’ petaloj.

Mil sunoj fajre sternas sin en floraj koroj,
Mil mondoj, etaj, ĉarmaj,
Aŭ eble larmoj falis kvazaŭ meteoroj—
­Ankoraŭ brule varmaj.

Eĉ larmoj pelas for angoron, ĝin dolĉigas,
Briletas kiel roso,
Donaco de l’ ĉielo, kiu nin alligas
Per vervo de l’ patoso.

Bertram Potts
(New Zealand).
***

— Ne, diris la maljunulo, severe, mi ne faros tion. Mi neniam vendis ion sub falsaj priskriboj, kaj mi ne komencos nun. Tiu ŝuo estas de malsupera grado, kaj mi ne ŝajnigos, ke ĝi estas de pli bona kvalito. Marku ĝin ‘Ŝuo taŭga por reĝino’ kaj metu ĝin en la fenestro. Reĝino ne estas devigata multe piediri.

Veraĵoj de Catwg la Saĝulo
el
“LA TRIAĴOJ.”[1]

Sen amo sen senco,
Sen senco sen komprenemo,
Sen komprenemo sen konsideremo,
Sen komsideremo sen scio,
Sen scio sen prudento,
Sen prudento sen edukeco,
Sen edukeco sen favoro,
Sen favoro sen Dio,
Sen Dio sen io.

***
  1. El kolekto de la verkoj de Catwg, redaktita ĉirkaŭ la jaro 1400.