Paĝo:Tolstoj - Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas, 1895, Lojko.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nur sian monon, okmil rublojn, ke tranĉilo estas ne lia. Sed lia voĉo interrompiĝadis, vizaĝo estis pala, kaj li tuta tremis per timo, kiel kulpa.

Ispravnik alvokis soldatojn, ordonis ligi lin kaj konduki al veturilo. Kiam oni lin metis sur veturilon, kunliginte piedojn, Aksjonov faris signon de kruco kaj ekploris. Oni forprenis de Aksjonov lian havaĵon kaj monon kaj sendis lin proksiman urbon por malliberigi. Oni ekpostulis el Vladimir sciigon, kiela homo estis Aksjonov, kaj ĉiuj vladimiraj komercistoj kaj loĝantoj atestis, ke Aksjonov en juneco drinkadis kaj diboĉadis, sed estis bona homo. Tiam oni komencis lin juĝi pro tio, ke li mortigis rjazanj'an[1] komerciston kaj ŝtelis dudekmil rublojn.

Lia edzino ĉagreniĝis pro edzo kaj ne sciis, kion pensi. Ŝiaj infanoj estis ĉiuj ankoraŭ malgrandaj, kaj unu estis eĉ nur suĉanta. Ŝi prenis kun si ĉiujn infanojn kaj forveturis tiun urbon, kie ŝia edzo estis enmalliberigita. Komence oni ŝin ne volis lasi al edzo, sed poste ŝi elpetegis de estroj, ke oni ŝin alkonduku al li. Ekvidinte lin en mallibereja vesto, kun rabistoj, ŝi ĵetis sin sur teron kaj longe ne povis konsciiĝi. Poste ŝi starigis infanojn ĉirkaŭ si, sidiĝis apud li kaj komencis rakonti al li pri domaj aferoj kaj demandi lin pri ĉio, kio fariĝis kun li. Li rakontis ĉion al ŝi, kaj ŝi diris:

— Kio do estos nun?

Li diris:

— Estas necese peti regnestron. Ne estas ja eble, ke mi senkulpa pereu!

Edzino diris, ke ŝi jam sendis petskribon al regnestro, sed ke ĝi ne aliris. Aksjonov diris nenion kaj nur mallevis kapon. Tiam edzino diris:

— Ne vane mi sonĝis tiam — se vi memoras — ke vi fariĝis griza. Jen vi efektive griziĝis per malĝojo. Ho, se vi tiam ne forveturus!

Kaj ŝi interprenadis liajn harojn kaj diris:

— Vanja, kora amiko! diru veron al edzino: ĉu ne vi faris tion?

  1. Rjazanj — provinca urbo en Rusujo.