Paĝo:Tolstoj - Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas, 1895, Lojko.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aksjonov diris: „kaj vi ankaŭ ekpensis kontraŭ mi!“ kovris vizaĝon per manoj kaj ekploris. Poste venis soldato kaj diris, ke edzino kun infanoj devas foriri. Kaj Aksjonov je lasta fojo diris adiaŭ al sia familio.

Kiam edzino estis foririnta, Aksjonov komencis rememori, kion ili parolis. Kiam li ekrememoris, ke edzino ankaŭ ekpensis kontraŭ li kaj demandis lin, ĉu li mortigis komerciston, li diris al si: „videble neniu, krom Dio, povas scii veron, kaj oni devas peti nur Lin kaj nur de Li atendi favoron.“ De tiam li ĉesis sendadi petskribojn, ĉesis esperi kaj nur preĝadis Dion.

Oni decidis, ke Aksjonov estu punota per knuto kaj forsendota por punlaboroj. Kaj oni faris tiel.

Oni lin vergis per knuto kaj poste, kiam vundoj de knuto estis saniĝintaj, oni lin forsendis, kun aliaj punlaboristoj, Sibirujon.

————————


En Sibirujo, en punlaboroj, Aksjonov vivis dudekses jarojn. Haroj sur lia kapo fariĝis blankaj, kiel neĝo, kaj barbo elkreskis longa, mallarĝa kaj griza. Tuta lia gajeco perdiĝis. Li ĝibiĝis, komencis iradi malrapide, paroladis malmulte, neniam ridis kaj ofte preĝadis Dion.

En malliberejo Aksjonov ellernis fari piedvestojn kaj por profitita mono aĉetis evangelion kaj legadis ĝin, kiam estadis lumo en malliberejo; je festoj li iradis preĝejon por legi kaj kanti, ĉar lia voĉo estis ankoraŭ bona. Estraro amis lin pro lia humileco kaj kolegoj estimis lin kaj nomadis „avo“ kaj „dia homo“. Kiam oni devadis peti estraron pri kio ajn, Aksjonov ĉiam estadis elektata por tio; ankaŭ kiam okazadis malpacoj inter punlaboristoj, Aksjonov ĉiam devis ilin juĝi.

El hejme neniu skribadis leterojn al Aksjonov, kaj li tute ne sciis, ĉu estis vivaj liaj edzino kaj infanoj.

Unu fojon oni alveturigis novajn punlaboristojn. En vespero ĉiuj malnovaj punlaboristoj kolektiĝis ĉirkaŭ novaj kaj komencis ilin demandi, kiu estas el kia urbo aŭ vilaĝo kaj pro kiaj aferoj kondamnita. Aksjonov ankaŭ sidiĝis sur