Paĝo:Tolstoj - Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas, 1895, Lojko.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

naro[1] apud novuloj kaj mallevinte kapon aŭdis, kion oni rakontis. Unu el novaj punlaboristoj estis alta kaj forta maljunulo de sesdek jaroj, kun griza, tondita barbo. Li rakontis, pro kio oni lin arestis. Li parolis:

— Tiel, fratoj, tute vane mi tien ĉi trafis. Mi formalligis ĉevalon de veturilo de ia veturigisto. Oni min kaptis kaj diras: vi ŝtelis. Sed mi diras: mi nur volis pli rapide alrajdi; mi liberigis ĉevalon. Kaj veturigisto estis ankaŭ mia amiko. Ĉu estas eble, ke mi lin malprofitigu? — Ne, oni diras, — vi ŝtelis. Sed tion oni ne scias, kion kaj kie mi ŝtelis. Efektive estadis aferoj; longe jam mi devus tion ĉi trafi, sed oni ne povis aperigi miajn kulpojn; sed nun oni min forsendis tien ĉi kontraŭ leĝo.

— Vi ja mensogas: vi jam estadis en Sibirujo, sed nur ne longe tie ĉi restadis....

— De kie do vi estas? demandis lin unu el punlaboristoj.

— Mi estas el urbo Vladimir, el tieaj burĝoj. Oni min nomas Makar Sjemjonoviĉ.

Aksjonov levis kapon supren kaj demandis:

— Ĉu vi ne aŭdis, Sjemjonoviĉ, en Vladimir pri komercistoj Aksjonov'oj? Ĉu ili estas vivaj?

— Kompreneble, mi aŭdis! Riĉaj komercistoj ili estas, kvankam ilia patro estas en Sibirujo. Tiela sama estas, videble, kiel ni pekuloj. Vi do, aveto, pro kiaj aferoj tie ĉi estas?

Aksjonov ne amadis paroli pri sia malfeliĉo; li ekĝemis kaj diris:

— Pro miaj pekoj dudeksesan jaron mi troviĝas en punlaboroj.

Makar Sjemjonoviĉ diris:

— Sed pro kiaj propre aferoj?

Aksjonov diris: „videble mi estis inda al tio,“ kaj ne volis pli rakonti; sed aliaj rakontis al novulo, kiel Aksjonov fariĝis punlaboristo. Ili rakontis, kiel iu mortigis sur vojaĵo

  1. Komuna lito por multaj malliberuloj kaj samtempe sola meblaĵo en mallibereja ĉambro.