Paĝo:Tolstoj - Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas, 1895, Lojko.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komerciston kaj sekrete enmetis tranĉilon al Aksjonov kaj kiel pro tio oni lin senkulpan kondamnis.

Kiam Makar Sjemjonov aŭdis tion ĉi, li ekrigardis Aksjonov'on kaj ekbatinte per manoj siajn genuojn li diris:

— Jen kia mirindaĵo! Ho, ho! Kiel vi tamen fariĝis maljuna, aveto!

Oni lin komencis demandi, pri kio li miris kaj kie li vidis Aksjonov'on, sed Makar Sjemjonov ne respondis kaj nur diris:

— Mirinde, knabegoj, kie ni devis nin renkonti!

Pro tiaj vortoj Aksjonov ekpensis, ke eble tiu ĉi homo scias, kiu mortigis komerciston. Li diris:

— Ĉu vi, Sjemjoniĉ, antaŭe aŭdis pri tiu ĉi afero, aŭ antaŭe min vidis?

— Kiel mi ne povus aŭdi! Famo de tiu ĉi afero estis grandega. Sed ĝi jam longe estis: kion mi aŭdis, mi pleje forgesis, diris Makar Sjemjonov.

— Eble vi aŭdis, de kiu estis mortigita komercisto? demandis Aksjonov.

Makar Sjemjonov ekridis kaj diris:

— Videble, tiu mortigis, ĉe kiu tranĉilo estis trovita en sako. Se eĉ kiu ajn enmetis al vi sekrete tranĉilon — ĉar ne estas kaptita, ne estas kulpa. Kaj kiel oni povus enmeti al vi tranĉilon en sakon? Ĝi staris ja apud via kapo; vi povus ekaŭdi.

Kiam Aksjonov nur ekaŭdis tiujn ĉi vortojn, li ekpensis, ke tiu ĉi homo mem mortigis komerciston. Li levis sin kaj iris foren. Tutan tiun nokton Aksjonov ne povis ekdormi. Fariĝis enuo al li kaj li komencis sonĝi maldorme: jen edzino prezentiĝis al li — tiel, kiel ŝi estis dum ilia adiaŭdiro, kiam li forveturis el hejme foiron. Tiel li ŝin vidis, kvazaŭ vivan; vidis ŝian vizaĝon kaj ŝiajn okulojn kaj aŭdis, kiel ŝi parolis al li. Poste infanoj prezentiĝis al li tielaj, kielaj ili tiam estis — malgrandaj, unu en pelteto, dua apud patrina brusto. Kaj li rememoris sin mem, kiela li estis tiam — gaja, juna; li rememoris, kiel li sidis sur perono de enveturejo, kie oni lin kaptis, kiel li ludis gitaron, kaj kiel gaje estis tiam en lia