Paĝo:Tolstoj - Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas, 1895, Lojko.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

animo. Kaj li rememoris eŝafodon, kie oni lin vergis, kaj ekzekutiston, kaj popolamasojn ĉirkaŭe, kaj katenojn, kaj kondamnitojn, kaj tutan sian dudeksesjaran vivadon en malliberejo, kaj sian maljunecon li rememoris. Kaj tiel enue fariĝis al Aksjonov, ke vivo mem ŝajnis al li neelportebla.

„Kaj ĉio per tiu ĉi malbonulo!“ ... pensis Aksjonov.

Kaj li fariĝis tiel kolera kontraŭ Makar Sjemjonov, ke li estis preta eĉ perei, por ke nur venĝi al tiu ĉi. Li preĝis tutan nokton, sed ne povis trankviliĝi. En tago li tute ne alvenadis al Makar Sjemjonov kaj ne rigardadis lin.

————————


Tiel pasis du semajnoj. En noktoj Aksjonov ne povis dormi kaj tiel enue fariĝadis al li, ke li ne trovadis lokon al si.

Unu fojon, nokte, li ekiris tra malliberejo kaj ekvidis, ke sub unu naro tero ŝutiĝas. Li stariĝis por rigardi. Subite de sub naro elsaltis Makar Sjemjonov kaj kun timo ekrigardis Aksjonovon. Aksjonov volis preteriri, por ne vidi lin; sed Makar ekkaptis lin je mano kaj rakontis, kiel li elfosis trairejon sub muroj kaj kiel li ĉiutage elportadas teron en tibiingoj kaj elŝutadas ĝin sur strato, kiam oni lin kondukas por laboro. Li diris:

— Vi nur silentu, maljunulo, mi vin ankaŭ elkondukos. Sed se vi eldiros, oni min forte vergos kaj mi ne pardonos ĝin al vi — mi vin mortigos.

Ekvidinte sian malamikon, Aksjonov eltiris manon kaj diris:

— Mi ne havas neceson eliri kaj mi ne timas esti mortigota, ĉar vi jam mortigis min. Sed ĉu mi diros pri via afero aŭ ne — ĝi estos, kiel Dio enspiros.

Je sekvanta tago, kiam oni elkondukis malliberulojn por laboro, soldatoj rimarkis, kiel Makar Sjemjonov elŝutis teron, komencis traserĉi en malliberejo kaj trovis truon. Estro alveturis malliberejon kaj komencis eldemandi ĉiujn, kiu estis elfosinta truon? Ĉiuj malkonfesis. Tiuj, kiuj sciis, ne elmontris Makaron Sjemjonovon, ĉar ili sciis, ke pro tio oni