Paĝo:Tolstoj - Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas, 1895, Lojko.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lin vergos ĝis duonmorto. Tiam estro turnis sin al Aksjonov. Li sciis, ke Aksjonov estis justa homo, kaj diris:

— Maljunulo, vi estas justa; diru al mi, kiel antaŭ Dio, kiu ĝin faris?

Makar Sjemjonov staris, kvazaŭ tio ĉi tute lin ne tuŝis, rigardis estron, kaj ne returnadis sin al Aksjonov. Al tiu ĉi manoj kaj lipo tremis, kaj li longe ne povis elparoli eĉ unu vorton. Li pensis: „Se mi lin kaŝos, pro kio mi pardonos lin, kiu min pereigis? Suferu li nun pro miaj turmentoj. Sed se mi lin kulpigos — estas vere, ke oni lin tutvergos. Kaj se mi eble ne ĝuste pensas pri li? Fine, ĉu estos tiam pli facile al mi?“

Estro ankoraŭ unu fojon diris: „Nu, maljunulo, diru do veron, kiu faris subfosaĵon?“

Aksjonov ekrigardis Makaron Sjemjonovon kaj diris:

— Mi ne povas diri, via moŝto. Dio ne ordonas al mi diri. Kaj mi ne diros. Faru kun mi, kion vi volas — via estas potenco.

Malgraŭ ĉiuj penoj de estro, Aksjonov diris nenion plu. Tiel oni tute ne sciiĝis, kiu faris subfosaĵon.

Je sekvanta nokto, kiam Aksjonov estis kuŝiĝinta sur sia naro kaj apenaŭ ekdormetis, li ekaŭdis, ke iu alvenis kaj sidiĝis apud liaj piedoj. Li ekrigardis en mallumo kaj ekkonis Makaron. Aksjonov diris:

— Kion vi deziras ankoraŭ de mi? Kion vi faras tie ĉi?

Makar Sjemjonov silentis. Aksjonov sin levetis kaj diris:

— Kion vi volas? Foriĝu! Aŭ mi soldaton elalvokos.

Makar Sjemjonov mallevis sin proksime al Aksjonov kaj diris mumurete:

— Ivan Dmitrijeviĉ, pardonu min!

Aksjonov diris: „Pro kio pardoni vin?“

— Mi komerciston mortigis, mi ankaŭ tranĉilon al vi submetis. Vin ankaŭ mi volis mortigi, sed fariĝis bruo en korto, mi enmetis tranĉilon en vian sakon kaj elrampis tra fenestro.