Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tis akvon, trinkigis homojn. La infanoj manĝis ankoraŭ panon kun akvo, kaj la maljunulino manĝis, sed la vilaĝano ne manĝis.—La animo, li diras, ne akceptas.— La virino tute ne levis sin kaj ne rekonsciiĝis, nur maltrankviliĝis sur la lito. Eliseo ekiris vilaĝon en butikon, aĉetis milion, salon, farunon, oleon, trovis hakilon. Li hakis lignon kaj ekhejtis fornon. La knabino komencis helpi al li. Eliseo kuiris supon kaj kaĉon, nutris la homojn.

V.

Li vilaĝano manĝis iomete, ankaŭ la maljunulino manĝis, kaj la knabino kun la knabo eĉ ellekis tutan supujon kaj kuŝiĝis dormi, ĉirkaŭbrakinte unu la alian.

La vilaĝano kun la maljunulino komencis rakonti, kiel ĉio tio ĉi okazis al ili.

— Ni vivis, li diras, neriĉe eĉ antaŭe; sed nun nenio elkreskis; kaj de aŭtuno ni komencis elspezi por nutraĵo ĉion, kion ni havis. Ni ĉion elspezis kaj komencis peti ĉe najbaroj kaj ĉe bonaj homoj. Komence oni donis; kaj poste oni rifuzis. Iuj donus volonte, sed nenio estis por doni. Kaj ni ekhontis peti; ni ŝuldas al ĉiuj je mono, je faruno, je pano. Mi serĉis, diras la vilaĝano, laboron, sed nenia estas laboro. Homoj ĉie proponas sian laboron por nutrado. Unu tagon mi laboras, du tagojn iradas, serĉas laboron. La maljunulino kun la knabino komencis iradi malproksimen, peti almozon. Oni donas malmulton, neniu havas panon. Tamen ni iel nutriĝis, opiniis, ke ni travivos iel ĝis nova