Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rikolto. Sed de printempo oni tute ĉesis doni almozon, kaj jen malsano atakis. Al ĉiuj fariĝis malbone. Unu tagon ni manĝas, du tagojn ne. Ni komencis manĝi herbon. Kaj pro herbo, aŭ pro io la malsano atakis la virinon. La virino malsaniĝis, kaj mi ankaŭ, diras ia vilaĝano, ne havas forton. Kaj nenio estas, de kio resaniĝi. Mi sola, diras la maljunulino, penis, perdis fortojn sen nutraĵo kaj malfortiĝis. La knabino ankaŭ malfortiĝis kaj malkuraĝiĝis. Ni volis sendi ŝin al najbaroj, si ne ekiris. Si eniĝis angulon kaj ne iras. Antaŭhieraŭ najbarino vizitis nin, sed ŝi ekvidis, ke ni estas malsataj kaj malsanaj, ŝi returnis sin kaj foriris. Ĉe si mem la viro forestas, kaj ŝi havas nenion por nutri la infanojn. Nu jen ni kuŝis, atendis morton.

Eliseo aŭskultis iliajn paroladojn kaj decidis ne ekiri tiun ĉi tagon por ĝisatingi la kamaradon kaj pasigis nokton ĉi tie. Matene Eliseo sin levis, prenis laboron sur sin, kvazaŭ li estas mastro mem. Li kun la maljunulino ekknedis panon, hejtis fornon. Kun la knabino li ekiris al najbaroj por akiri, kio estas necesa. Nenio estas, kio necesas, ĉio estas elspezita por nutriĝo: kaj mastraĵo, kaj vestaĵo. Kaj Eliseo komencis provizi tion, kio necesas: ion li mem faras, ion aĉetas. Eliseo pasigis tiamaniere unu tagon, pasigis duan, pasigis ankaŭ trian. La knabeto restariĝis, komencis iradi sur la benko, karese favorigas Eliseon. Kaj la knabineto tute gajiĝis, helpas en ĉiuj aferoj. Ĉiam ŝi kuradas post Eliseo: aveto, aveto! La maljunulino ankaŭ restariĝis, ekiris al la najbarino. La vilaĝano ankaŭ komencis paŝi laŭ la muro,