Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

grandan Kristoreviviĝan preĝejon,—al Sinjora ĉerko. La pilgrimanto ne postrestas je Efimo, iras kune kun li.

Ili venis al la preĝejo. Multo-multego estas da pilgrimantoj, rusoj, grekoj, armenoj, turkoj, sirianoj, diversaj popoloj. Efimo venis kun popolo al Sankta pordego, pasis preter turkaj gardistoj al tiu loko, kie Savinto estis demetita de kruco kaj ŝmirita per oleo kaj kie kandeloj brulas en naŭ grandaj kandelingoj. Efimo starigis tie kandelon. Poste la pilgrimanto kondukis Efimon dekstren supren laŭ ŝtupoj sur Golgoton, sur tiun lokon, kie la kruco staris; tie Efimo preĝis; poste oni montris al Efimo terfendaĵon, kiu trairis ĝis infero; poste oni montris tiun lokon, kie oni najlis al la kruco la manojn kaj la piedojn de Kristo; poste oni montris ĉerkon de Adamo, kie Krista sango verŝiĝis sur liajn ostojn. Poste oni venis al ŝtono, kie sidis Kristo, kiam oni surmetis sur lin dornokronon; poste—al kolono, al kiu oni alligis Kriston, kiam oni batis lin. Poste Efimo vidis ŝtonon kun du truoj por piedoj de Kristo. Oni volis ankoraŭ ion montri, sed la popolo ekrapidis: ĉiuj rapidis al kaverno mem de la Sinjora ĉerko. Tie finis fremda meso kaj komencis la ortodoksa. Efimo kun la popolo ekiris al la kaverno.

Li volis apartiĝi de la pilgrimanto,—ĉiam li pekas en pensoj rilate al la pilgrimanto; sed la pilgrimanto ne postrestas je li kaj kune kun li ekiris por meso al la Sinjora ĉerko. Ili volis stariĝi pli proksime, sed malfruiĝis. La popolo tiel amasiĝis, ke estas trairo nek antaŭen, nek malantaŭen. Efimo staras, rigardas antaŭen,