Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

preĝas kaj de tempo al tempo palpas, ĉu ne ŝtelita estas lia monujo. Duobliĝas en liaj pensoj: unue, li pensas— la pilgrimanto trompas lin; due, li pensas—se li ne trompis kaj vere oni ŝtelis ĉe li, tiaokaze oni povas ŝteli ankaŭ ĉe li.

X.

Tiel Efimo staras, preĝas kaj rigardas antaŭen, kapelon, kie estas la ĉerko mem, kaj super la ĉerko tridek ses lampionoj brulas. Etimo staras, rigardas trans kapoj—ho mirindaĵo! Sub la lampionoj, antaŭ ĉiuj, li vidas staras maljunulo en kaftano, brilas senharaĵo je tuta kapo kiel ĉe Eliseo Bodrov. Li estas simila, li pensas, al Eliseo. Sed li ne povas esti ĉi tie. Li ne povis alveni pli frue, ol mi. Antaŭa ŝipo ekveturis antaŭ unu semajno. Li ne povis antaŭveni. Kaj en mia ŝipo li ne estis. Mi vidis ĉiujn pilgrimantojn.

Ĵus kiam Efimo pensis tiel, la maljunulo komencis preĝi, sin klinis trifoje: unu fojon antaŭen, al Dio, kaj poste ambaŭflanken al ortodoksaj homoj. Kaj kiam la maljunulo turnis la kapon dekstren, Efimo tuj ekkoni lin. Ĝi estis li mem, Bodrov, kaj Ja barbo nigreta krispa, grizeteco sur vangoj, la brovoj, la okuloj, la nazo, tuta eksteraĵo estas lia. Ĝi estas li mem, Eliseo Bodrov.

Efimo ĝojiĝis, ke li trovis la kamaradon, kaj miris kiel Eliseo antaŭvenis.

— Nu Bodrov, li pensas, kie antaŭe li stariĝis! videble, li amikiĝis kun homo, kiu trakondukis lin. Mi