Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

trovu lin apud elirejo, forlasu mian pilgrimanton kun pastra ĉapeto kaj komencu iradi kun li,—eble li trakondukos min antaŭen.

Kaj Efimo ĉiam rigardis por ke ne maltrafi Eliseon. Mesoj finiĝis, popolo ekmovetiĝis, ekiris kisi sanktobildojn, ekinterpuŝiĝis kaj forpuŝis Efimon flanken. Denove la timo ĉirkaŭprenis lin, ke oni ŝtelos monon ĉe li. Efimo alpremis monujon per la mano kaj komencis trapuŝiĝi, por ke eliri eksteren de popolamaso. Li eliris, iradis, iradis, serĉis Eliseon, eliris el la preĝejo, ne renkontis lin. Efimo ekiris post la meso serĉi Eliseon en hoteloj; ĉie li iris, nenie trovis. Tiun ĉi vesperon la pilgrimanto ne alvenis. Li malaperis kaj ne redonis rublon. Kaj Efimo restis sola.

Alian tagon Efimo ekiris denove al la Sinjora ĉerko, kun Tambova maljunulo, kun kiu li marveturis. Li volis trairi antaŭen, sed denove oni forpuŝis lin, kaj li stariĝis apud kolono kaj preĝis. Li ekrigardis antaŭen—denone, sub lampionoj, apud la Sinjora ĉerko mem, sur antaŭa loko staras Eliseo, etendis la manojn kiel pastro apud altaro, kaj la senharaĵo je tuta kapo brilas.—Nu, pensas Efimo, nun mi ne preterlasos lin.—Li komencis trapuŝiĝi antaŭen. Li trapuŝiĝis—Eliseo ne estas.

Efimo pasigis ses semajnojn en Jeruzalemo kaj vizitis ĉion: Betlehemon, Betanion, Jordanon, kaj metis sigelon apud la Sinjora ĉerko sur novan ĉemizon, por enteriĝi en ĝi, kaj prenis en botelon akvon el Jordano, prenis teron, kandelojn el sankta loko,—elspezis tutan monon;