Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La maljunulo ekkoleris, batis la filon.

Matene Efimo Taràsoviĉ ekiris al viiaĝestro por fordoni pasporton,—li iras preter Elisea domo. Elisea maljunulino staras sur la perono, salutas:

— Bonan tagon, amiko, si diras: ĉu bone vi, karulo, pilgrimis?

Efimo Taràsoviĉ, haltis.

— Dank’al Dio, li diras, mi pilgrimis; mi perdis vian maljunulon, sed mi aŭdis—li revenis hejmen.

Kaj la maljunulino ekparolis,—ŝi estis amantino interparoladi:

— Li revenis, zorganto, ŝi diris, jam antaŭlonge revenis. Ŝajnas, baldaŭ post Maria Ĉieliro. Kiel ni estis ĝojaj, ke Dio revenigis lin. Ni enuis sen li. Li ne estas jam laboranto, jam pasis liaj jaroj. Sed tamen li estas ĉefo, kaj por ni estas pli gaje. La filo tre ĝojis al li. Sen li, li diras, kiel sen lumo en okulo. Ni enuas sen li, ni amas lin, kompatas lin.

— Ĉu li estas nun hejme?

— Li estas hejme, karulo, en abelejo, elmetas naskitarojn. Abelaj naskitaroj, li diras, bone fariĝis. Dio donis al abeloj tian forton, ke la maljunulo eĉ ne memoras ion similan. Ne laŭ pekoj Dio donas, li diras. Eniru, karulo, li tiel estos ĝoja.

Efimo ekiris, tra la vestiblo, tra la korto, abelejon al Eliseo. Li aliris al la abelejo, rigardas—Eliseo staras sen reto sur la vizaĝo, sen pugnogantoj, en griza kaftano, sub betulo, etendis manojn kaj rigardas supren, kaj la senharaĵo brilas je tuta kapo, kiel li staris en