Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jeruzalemo ĉe la Sinjora ĉerko, kaj super li, kiel en Jeruzalemo, tra betulo, la suno ludas, kiel flamo brulas, kaj ĉirkaŭ lia kapo orkoloraj abeletoj krone kunvolviĝis, flugpendas kaj ne pikas lin.

Efimo haltis.

Elisea virino vokis la edzon.—Amiko, ŝi diras, venis.

Eliseo ekrigardis reen, ekĝojis, ekiris renkonte al la amiko, eligas gardeme abelojn el la barbo.

— Bonan tagon, amiko, bonan tagon, karulo… Ĉu bone vi pilgrimis?

— La piedoj pilgrimis, kaj mi alportis al vi akvon el rivero Jordano. Venu—prenu, sed ĉu Dio akceptis laborojn…

— Nu, dank’al Dio, Kristo savu.

Efimo iom silentis.—Per piedoj mi estis, sed per animo ĉu mi estis, ĉu iu alia…

— Dia afero, amiko, Dia afero.

— Ni vizitis dum reiro la dometon, kie vi postrestis…

Eliseo ektimis, ekrapidis.—Dia afero, amiko, Dia afero. Nu, eniru dometon, mi alportos mielon. — Kaj Eliseo ĉesigis komencitan paroladon, ekparolis pri hejmaĵoj.

Efimo ekspiris kaj decidis ne rememorigi al Eliseo pri la homoj en la dometo kaj pri tio, ke li vidis lin en Jeruzalemo, kaj li komprenis, ke Dio ordonis al ĉiu plenumadi sian devon en mondo ĝis la morto mem—per amo kaj per bonaj agoj.