Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝajnas al mi, ke la hipotezo de memmortigo estas a priori forĵetinda. Ĉar se tiu malfeliĉulo estus volinta sin mortigi, sin ĵetante el la pontego, li ne estus komencinta sin vundi en ŝultro. Aliparte se li estus preferinta uzi pafileton, li estus direktinta la tubon ĉu al kapo ĉu al koro. Fine estinte vundita, li estus restinta en la vagono.

— Des pli ke sinjoro Herbeno tie ĉeestis, aldonis Frigulo, kiun tiuj konstatoj multe interesis. Li estus malhelpinta, ke tiu viro plenumu sian projekton. Mi supozas eĉ, ke, se li ne povis sin intermeti sufiĉe frue, li almenaŭ estus avertinta senprokraste la magistratojn pri la akcidento ĵus okazinta.

Sed post tiuj vortoj Onezimo, subite silentiĝis, timigite de la teruraj konsekvencoj, kiujn lia atesto havos por la bankiero, por viro, kiu estis al li simpatia, ne fiera kvankam riĉa, kaj kiu ĉiam lin salutis, kiam li lin renkontis.

Li baldaŭ komprenis la danĝerecon de liaj paroloj, aŭdante la komisaron, kiu diris:

— Ĉu vi certigas, ke tiu vundito kaj sinjoro Herbeno troviĝis en la sama fakego, en momento kiam la vagonaro eliris el Bellevue?

— Mi certigas.

— Solaj?

— Solaj.

— Ĉu neniu povis eniri en la vagonon inter Bellevue kaj la pontego?

— La vagonaro ne haltas. Tamen iu povis veni per la vagonŝtupoj; aŭ tiu nekonatulo povis eliri el la fakego per la sama vojo.

— Efektive tiu hipotezo meritas, ke oni atentu al ĝi. Morgaŭ mi venigos sinjoron Herbeno al mia oficejo; ĉar li sola povos doni la necesajn klarigojn. Atendante ni rigardu, ĉu tiu malfeliĉulo ne portas sur si paperojn, kiuj povus al ni konigi lian identecon.

La serĉadoj de l’ magistrato ne estis longaj.