Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En la poŝo de l’ surtuto troviĝis paperujeto plenega je vizitkartoj kaj je ĉiudevenaj leteroj.

— Arturo Sedilo en Maintenon, legis sinjoro Hudaso sur unu el kartoj.

Kaj poste li malfermis la leterojn unujn post la aliaj, ilin tralegante per rapida rigardo.

— Ho! ho! li diris mezavoĉe al la kuracisto, lin kondukante en angulon de la ĉambro, por ke oni ne povu lin aŭskulti, jen estas io, kio fariĝas interesplena. Mi tie vidas tri leterojn subskribitajn: Fernando Herbeno. En ili oni parolas pri procentedono de monsumoj, pri aĉeto de akcioj al la Societo de direkteblaj aerostatoj. La bankiero ŝajnas profunde kolera. Oni kredus eĉ, ke li respondas al insultaj vortoj. Estas evidente, ke rilatoj ekzistis inter tiu Sedilo kaj sinjoro Herbeno, rilatoj kiuj ŝajne estis tre malmulte afablaj.

— Vi estas prava, mia amiko, diris la komisaro, sin turnante al Frigulo; certe estas sinjoro Herbeno la viro, kiun vi vidis.

Kaj, ĉar la kuracisto klinis la kapon signe de jeso, Onezimo sin rektigis malhumile. La magistrataro kaj la scienco lin ŝatis laŭ lia ĝusta valoro.

Dume la vundito faris kelkajn movetojn: la vundo pli flue sangdonis; la viveco revenis.

La doktoro rapide haltigis la hemoragion: kaj dum li metis salaĵoplenan boteleton sub la nazon de l’ mortanto, li aŭskultis la pripensojn de l’ komisaro diranta:

— Pro kia kaŭzo lin ne tuj mortigis tia falo?

— Se li estus falinta sur kapo aŭ sur piedoj, subita estus estinta la morto. Mi povas certigi, ke la parto de l’ korpo, kiu tuŝis la teron estas la maldekstra. Tion pruvas la multaj ostrompoj en brako kaj en kruro. Poste la frosto ekkaptis la vunditon. Plimalrapidigante la sangrondiradon, ĝi samtempe plimalrapidigis la perdon de sango. Sed estis ĝustatempe lin eltiri el la loko, sur kiu li kuŝis. Post unu kvarono da horo, ni estus alvenintaj tro malfrue. Rigardu: li rekonsciiĝas.