Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Efektive la mortanto malfermis siajn okulojn: sed li ŝajnis neniamanere konscii pri tio, kio okazas ĉirkaŭ li. Supozante, ke eble la viktimo parolos kaj konigos gravajn sekretojn, sinjoro Hudaso ordonis, ke la ĉambro senhomiĝu.

Li daŭrigis paroli kun la doktoro, kiam la nomo: Herbeno, elparolita de l’ magistrato, tremetigis Sedilon.

— Ĉu vi min komprenas? demandis la komisaro. La vundito volis paroli, ne povis, sed montris per signo, ke li aŭdas.

Sinjoro Hudaso daŭrigis:

— Antaŭ momento mi elparolis nomon, kiu ŝajnis vin impresi. Ĉu vi konas sinjoron Herbeno?

Kvankam la fizionomio de Sedilo estis palega, tamen ĝi vestis subite malaman esprimon, kiu estis rimarkita de l’ magistrato.

Dum la kuracisto apogis sian fingron sur la arterion, lia rigardo ne forlasis la vizaĝon de l’ agonianto.

— Se vi deziras peti de li iun klarigon, blovis la doktoro en la orelon de sinjoro Hudaso, rapidu; ĉar mi kredas, ke post unu minuto li estos mortinta.

Tiam volante frapi grandan baton, la komisaro ekkriis subite:

— Ĉu estas sinjoro Herbeno tiu, kiu vin metis en tian staton? La mortanto agitiĝis, malfermis la buŝon, movis la langon, kaj tuje, kolektinte per lasta penego ĉiujn fortojn ankoraŭ restantajn, li ekkriis per raŭka voĉo:

— Jes! Poste liaj membroj malstreĉiĝis; liaj okuloj malklariĝis; la spirado haltis.

Sedilo estis malviva.

— Nun ni ne havas plu ion por fari ĉi tie, diris la komisaro. Se vi tion bonvolas, doktoro, ni malsupreniros ĝis la loko, en kiu estis retrovita la korpo. Eble ni malkovros en ĝi novajn montrojn.