Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam ili malfermis la pordon, la unua persono, kiun ili renkontis, estis ankoraŭ la neevitebla Frigulo, kiu spionadis ilian eliron. Ĉar alproksimiĝis la horo, en kiu li devos reveni Bellevue’on por rekomenci sian oficon, la honesta knabego ĉagreniĝis, timante, ke li estos devigata eliri, nenion sciinte.

— Vi venos kun ni, diris la magistrato, kaj al ni montros en kiu loko troviĝis la malfeliĉulo, kiam vi lin renkontis. Ne timu. Mi klarigos al via estro, ke mi mem vin detenis por la bezonoj de l’ enketo.

Onezimo rekuraĝigita malfacile kaŝis sian ĝojon. Li kondukis la du sinjorojn pieden de unu el grandaj kolonoj, kiuj subtenas la pontegon, kaj al ili montris la lokon, dirante kun majesta gesto:

— Li estis tie! Subite, vagante dekstre kaj maldekstre, li malkovris duonerompitan revolveron, kaj ĝin portis al sinjoro Hudaso.

— Mi retrovis la armilon, li diris. La magistrato ĝin prenis kaj atente ekzamenis. Du kugloj estis pafitaj. La kvar aliaj kartoĉoj vidiĝis ne difektitaj.

— Tio fariĝas pli kaj pli grava, li murmuris. Tial ke unua provo ne sukcesis, la mortiganto rekomencis, kaj poste ĵetis sian armilon ekster la vagonpordo. Nun nia tasko estas finita. Mi faros mian raporton, ĝin sendos al la juĝistaro kaj kun ĝi metos tiun revolveron kiel procesan objekton.

— Ĉu ĉiam vi intencas venigi sinjoron Herbeno al via oficejo? demandis la doktoro.

— Nun, ne. Tro gravaj kulpigoj pezas sur li. Mia alvoko lin malprave avertus, kaj ebligus, ke li elpensu per longa pripensado respondojn, kiuj erarigus la juĝistaron.

Kiam la Prokuroro de Respubliko konis la enketon faritan de la Meudon’a polica komisaro, tiu magistrato opiniis, ke oni devas agi tre singarde.