Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La afero ŝajnis al li malklara. La nomo de Herbeno en ĝi estis miksita laŭ maniero kompromitanta por la juna bankiero. Sed la junulo kaj precipe lia baptopatro havis ambaŭ tiel bonan famon, ke oni tre zorge devis eviti la famigon de kulpigo, kiu, se ĝi ne estas ĝustigita, havos kiel rezultaton malŝatigon al la magistrataro.

Antaŭ kiam oni agos, oni devas sin informi precize. Oni do ordonis al ĵurnaloj, ke ili silentiĝu pri tiu afero, ĝis kiam oni estos pli akurate sciigita: kaj agento de la polica Prefektejo estis komisiita por studadi la demandon ĝis ĝiaj plej etaj detaloj.

La laboro de tiu viro estis nek longa nek malfacila. La morgaŭon mem, li sendis al la juĝistaro detalitan raporton, kiu plene certigis la raporton de l’ komisaro, kaj ĝin pliplenigis.

Jen estas ĝiaj konkludoj:

— Herbeno uzis en la Montparnasse’a stacidomo la ĉirkaŭurban fervojon, kiu eliras je la dua kaj kvin minutoj. Tion certigas la kondukisto de l’ vagonaro kaj la oficisto komisiita por fermi la kradpordon, kiu ebligas aliron al la marŝejoj.

Poste li elvagoniĝis en Sèvres, kie la kontrolisto de biletoj lin salutis. Herbeno al li redonis lian ĝentilaĵon.

Depost tiu momento oni perdas lian postsignon; kaj estas neeble ĝin retrovi.

Oni scias, ke la bankiero posedas kampodomon post unu kilometro for de la stacidomo: sed li ne iris en ĝin. La ĝardenisto, lia edzino, lia filo tion certigas, lia filo precipe, kripla estaĵo nomita Filipo, kiu metas en siajn respondojn grandan energion.

Post du horoj oni denove trovas Herbenon en Bellevue, kie Frigulo lin rekonas.

(En tiu loko la raporto de l’ agento tute akurate koincidas kun la raporto de l’ komisaro.)

En Ouest-Ceinture, Herbeno estas same rekonita de oficisto en la firmo Bon Marché, kiu eniras kun sia edzino