Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la saman fakegon, en kiu troviĝas la bankiero.

Fine en Montparnasse, la kontrolisto por malproksimlandaj vagonaroj havas same nenian ŝanceliĝon. Certe Herbeno venis el stacio, por kiu lia abonkarto ne valoras; ĉar li prezentis bileton.

Depost tiu momento, tio estas depost la sesa, oni denove perdas lian postsignon ĝis la sepa kaj duono, horo en kiu li revenis en sian hejmon.

Kiam li estis leginta tiun raporton kun la atento, kiun ĝi meritis, la Prokuroro de Respubliko sin sentis tute konvinkita. Kulpigoj tiel gravaj ŝarĝis la junan financiston, ke estis neeble lin lasi libera pli longatempe.

Ordono estis do subskribita por lin aresti. En momento kiam Fernando sin vestis por iri al sia oficejo, li estis ekkaptita, enkaleŝigita kaj enfermita en la malliberejon nomitan la Santé.

La juĝisto Taburio, komisiita por prepari tiun proceson, legis siavice la du raportojn, kaj partoprenis pri ĉiuj punktoj la opinion de l’ Prokuroro de Respubliko. Antaŭ kiam li demandos la kulpigiton, jam la konvinko kuŝis en lia cerbo. Tiu afero ŝajnis al li unu el plej simplaj kaj malplej embarasitaj procesoj, kiujn li estis malkonfuzinta en sia jam longa magistrata vivado. Herbeno estis la mortiginto de Sedilo. Pri tio li ne dubis eĉ unu minuton. La polica komisaro, komisiita por aresti Fernandon, ne kredis, ke li devas sciigi al sia malliberigito la motivojn de tiu severaĵo, konvinkite, ke la junulo ilin konas tre bone. Pro tio, dum la tuta vojiro, al senĉesaj demandoj faritaj de Herbeno:

— Sed fine kion mi faris? Pro kio oni min kulpigas?

La agento respondis ironie:

— Vi certe devas tion diveni. Fine tedite de tiu sintenado, kiun li opiniis afektado, tiu viro rifuzis respondi, kaj sin enfermis en absolutan silenton.