Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Depost du tagoj la bankiero estis en malliberejo, kaj tiuj du demandoj lin senĉese turmentis. Vane li esploris la plej sekretajn kaŝejojn de sia konscienco, li povis ricevi nenian respondon, kiu lin kontentigas.

Pro tio li puŝis ĝemon de libersento, kiam oni venis por lin preni kaj lin konduki al la juĝejo.

— Fine, li ekkriis, mi do scios. Reale Fernando estis pli kolera ol vere maltrankvila. Sin sentante forta, ĉar li estas senkulpa, li vidis, li povis vidi, en lia arestado nur malkompreniĝon, kiu plej nature vaporiĝos post la unua klarigo.

Do kiam li eniris en la oficejon de l’ juĝisto, lia unua parolo estis tiu ĉiam sama demando, kiun depost du tagoj li senĉese faris al si mem:

— Ĉu fine vi diros al mi, kial oni min metis en malliberejon? Sidante ĉe sia skribotablo, turnante sian dorson al la fenestro, sinjoro Taburio starigis sian nazumon, rigardis longe kaj fikse la junulon, ne respondante, kaj petis malvarme:

— Ĉu vi estas Fernando Herbeno?

— Jes.

— Unu el partoprenantoj de la Maziera firmo?

— Certe. Sed ĉu mi povas scii ...?

— Atendu, kaj lasu min paroli. Vi ne estas ĉi tie por demandi sed por respondi. Penu vin senkulpigi, se tion fari vi povos.

— Tio ne estos malfacila. Sed por tio necese estas, ke mi sciu ...

— Post momento.

La juĝisto havis parolante malvarman kaj tranĉantan voĉtonon, kiu multe dolore impresis la malfeliĉan kulpigiton. Vane Herbeno vidis en sia konduto nenion riproĉindan, la certeco, kiun li havis pri lia senkulpeco, komencis lin forlasi.

— Ĉu mi estas kulpa, ne tion sciante? li pensis.