Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La malfeliĉulo ne sciis, kiel prava li estas, tion dirante.

Sinjoro Taburio daŭrigis la demandadon.

— Depost kiom da tempo vi konas Sedilon? li diris. Pro tiuj vortoj Fernando paliĝis kaj konfuziĝis.

— Ha! ah! ekkriis la juĝisto, ŝajnas al mi, ke mia demando kaŭzas al vi iom da impreso. Mi tion komprenas. Estas malfacile resti malvarma, kiam oni aŭdas elparolitan la nomon de sia viktimo.

— Sed, sinjoro, mi ĵuras, ke mi neniel partoprenis la morton de tiu malfeliĉulo.

— Tiam kiamaniere vi scias, ke li estas malviva? Herbeno tremis en ĉiuj siaj membroj.

— Respondu, diris la magistrato. Herbeno ŝanceliĝis ankoraŭ. Li sentis, ke necesege estas liveri klarigon ian; sed kian?

— Mi tion legis en ĵurnaloj, li diris fine.

— Estas neeble: neniu gazeto parolis pri li.

— Mi petas de vi pardonon, se mi vin kontraŭdiras, respondis Fernando, kiu, aŭdante tiun malveran certigon, sentis, ke lia memfido revenas; ĉiuj vesperaj ĵurnaloj kontraŭe rakontis tre detale la akcidenton okazintan ĉe la Meudon’a pontego.

— Sed neniu citis la nomon de la viktimo, ekkriis sinjoro Taburio triumfe: kaj tio okazis pro motivo tute simpla. Tiu nomo estis nekonita de ĉiuj homoj. Krom la personoj, komisiitaj por enketi, vi sola ĝin konas. Se vi estas senkulpa, vi konfesos, ke jen estas stranga koincido.

Herbeno sentis, ke li dronas, kaj silentiĝis. Tamen iom post iom espero revenis. Ja, ĝis nun sinjoro Taburio formulis neniun precizan kulpigon: kaj la paroloj interŝanĝitaj inter li kaj la juĝisto havis valoron nur flankan.

Pro tio, instigite de tiu ideo, li ekkriis denove:

— Sed fine tio ne klarigas, kial mi estas ĉi tie.