Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Havu paciencon; ni alvenas al celo. Tial ke vi sola konas la nomon de l’ malfeliĉulo, kiun oni trovis piede de l’ pontego, vi ankaŭ devas scii, ke ĉiuj ĵurnaloj eraris, kredante, ke li mortis per akcidento.

— Ha! ekkriis Herbeno kun korŝiranta voĉtono, la malfeliĉulo sin memmortigis. Vi estis prava antaŭ ne longe, sinjoro, lin nomante: mia viktimo. Ho ve! mi estas la nerekta kaŭzo de lia morto. Kredeble la perdo de lia posedaĵo instigis Sedilon al tiu malespera ago: kaj mi estas devigata rekoni, ke granda estas mia respondeco, ĉar neniam li faris ian procentedonon de monsumoj, ne antaŭe petinte de mi mian konsilon.

La magistrato lasis paroli Fernandon, kaj ne penis lin interrompi. Sed lin atente observis liaj rigardoj: kaj en lia tuta fizionomio estis videbla grandega admiro.

— Brave, Herbeno, brave, ekkriis la juĝisto. Kiel artiston lasu min vin aplaŭdi.

— Mi ne vin komprenas.

— Vi ludas vian rolon kiel spertega komediisto. Certe, kiam mi komencis mian metion, kiam sekve mi estis ankoraŭ juna kaj ne tre sperta, min estus erariginta la perfekteco de tiu scenludo.

— Sed fine, sinjoro ...

— Tial ke vi konas ĉion, vi devas scii, ke Sedilo ne sin mem mortigis, sed ke li estis mortigita.

— Ha bah! Tiam, tre bone: ĉar por la ripozo de mia konscienco mi preferas tion.

Aŭdante tiujn parolojn, Taburio eksaltis sur sia seĝo, kaj respondis:

— Estas konfesinde, ke, por trankviligi vian konsciencon, vi uzas strangajn rimedojn.

Fernando ne respondis al tiu pripenso, kies mokegan ironion li ne povis diveni. Sed dum unu momento li forgesis, en kiu loko li troviĝas, kaj diris, kvazaŭ li parolus kun si mem:

— Ĉu oni konas la mortiginton? Ĉu oni lin arestis?