Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post tiu demando la juĝisto tiufoje saltegis, kaj respondis sektone.

— Tiun fojon, Herbeno, vi preteriras la permesitajn limojn. Tio ne estas plu arto, sed cinikismo.

— Cinikismo?

— Jes, kaj la plej senhonta cinikismo. Vi tre scias, ke la mortiginto estas konita kaj arestita, tial ke li estas vi.

— Mi?

— Jes, vi. Nu, ĉar vi vidas, ke ĉio estas malkovrita, konfesu vian krimon; ĉar tia konfeso estos kalkulita por via utilo.

Fernando rigardadis la magistraton per mireganta mieno. Subite li ekridegis, ekkriante:

— Sed, mia kara sinjoro, estas tute simple idiotaĵo tio, kion vi rakontas.

La juĝisto montris ofenditan vizaĝon, sed ne respondis al tiu insulto.

Se tiu interparolado okazus inter du liberaj viroj antaŭ atestantoj, Taburio ne povus toleri tiel arogantan respondon. Sed li estas juĝisto; Herbeno, kulpigito: la situacio ne estis plu komparebla.

Do la magistrato sin kontentigis per tiu demando malafablege elparolita:

— Por kion fari vi veturis Sèvres’on? Herbeno ŝanceliĝis, kaj respondis videble ĉagrenita:

— Kiu diras, ke mi veturis Sèvres’on?

— Mi tion scias. Jes aŭ ne, ĉu vi veturis Sèvres’on per la vagonaro eliranta el Parizo je la dua kaj kvin minutoj vespere? Fernando komprenis, ke nei estas neeble. Sendube oni demandis la fervojajn oficistojn, kiuj ĉiuj lin konas. Mensogo ne lin savos.

Li do respondis:

— Mi havis por fari la samajn aferojn ol en aliaj fojoj. Ĉu mi ne posedas kampodomon en tiu loko?

— Estas vere. Sed vi ne iris en ĝin.