Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kio povas kredigi ...

— Nek la ĝardenisto, nek lia edzino, nek lia filo, nek iu ajn vin vidis.

— Ha! Filipo mem neas, ke li min renkontis.

— Jes: kaj eĉ li tion certigas kun energio tia, ke estas neeble dubi pri lia kredindeco.

Herbeno ne aŭskultis plu; li pripensis. Konfesi, ke li ĉeestis ĉe la kampodomo, en momento kiam tion nesciis ĉiuj homoj ĝin loĝantaj, estis samtempe senvualigi liajn amrilatojn kun fraŭlino Kolardo. Sed la junulo pli ŝatis ĉion toleri, prefere ol perfidi sian amantinon, kiu fidis al lia lojaleco. Aliparte tia konfeso senripareble vundus la senteman koron de Beatrico: ĉar, kvankam la amo de Fernando al Reĝino neniamaniere plimalgrandigis la amon sentitan de la junulo al lia rajta edzino, tamen Herbeno bone komprenis, ke neniam la juna virino povos akcepti tiel strangan korstaton, kaj opinios, ke ŝi estas malŝatita. La silento de l’ kriplulo montris al li, kia konduto decas en tiaj cirkonstancoj. Li ne parolos.

La juĝisto rediris:

— Nu, Herbeno, vi ne respondis al mia demando?

— Post tagmanĝo, min ekkaptis perforta kapdoloro. Mi iris en arbarojn promenadi, esperante, ke la freŝeco de l’ aero min resanigos.

La magistrato ridetis, kaj levetis la ŝultrojn, dirante:

— Se la motivo de via vojaĝo estus tia, kian vi pretendas, vi sen ŝanceliĝo estus konfesinta ĝin depost la komenco de tiu demandado: ĉar senkulpa promenado neniam estis ago punita de leĝoj. Sed kontraŭe depost kvarono da horo, anstataŭ respondi, vi min demandas, serĉante, ĉu en miaj paroloj vi ne trovos elementojn por via defendo. Vi kredis, ke mi falis en la enfalujon preparitan de vi. Senerarigu vin. Tiel agante, mi kontraŭe insidis al vi kaptilon. »