Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fernando, sentante, ke li estas divenita, ruĝiĝis kaj nenion respondis.

Post kiam sinjoro Taburio estis demandinta kelkajn notojn, li daŭrigis:

— Jen estas kiamaniere vi utiligis vian tagon. Je la unua kaj kvindek-kvin minutoj, vi uzis la fiakron 2743, kaj promesis al la veturigisto kvin frankojn por trinkmono, se li alvenos ĝustatempe. Por ke vi pagu tian monsumon, vi devis nediskuteble opinii tiun vojaĝon gravega por vi. Tamen la vagonaro estis eliranta. Se vi ne ĝin preterlasis, vi povis fari tion nur dank’ al la komplezo de oficisto, kiu remalfermis la pordon, kaj riskis pro tio la riproĉojn de siaj superuloj. Vi saltis en la vagonon por pakaĵoj, en momento kiam ĝi ekruliĝis; poste vi elvagoniĝis en Clamart por eniri en unuaklasan veturilon, kaj fine vi malsupreniris en Sèvres. Ĉu tio estas preciza? Larĝaj ŝvitgutoj perliĝis sur la frunto de Herbeno: antaŭ tia akurateco nei estis neeble.

— Tio estas perfekte preciza, li ĝemis.

— Kiam vi estas alveninta en Sèvres, kio vi fariĝas? Tion neniu scias.

Fernando spiris, kaj obstinante en sia unua ideo:

— Mi jam diris, li respondis, ke mi iris en arbarojn por promenadi.

— Tre bone. Mi vidas, ke vi konfesos nenion, almenaŭ nune. Cetere tiu punkto de l’ proceso havas per si mem neniun gravecon. Eble vi estas prava; eble vi reale promenadis. La sola afero, kiun oni povas certigi estas jena: vi atingis stacidomon sidantan pli malproksime ol Versailles, aŭ prefere unu el stacioj de la grandzona fervojo, ĉu Jouy’on, ĉu Bièvres’on, ĉu Palaiseau’on.

— Mi! Sed tio estas falsa, falsega. Antaŭ momento vi estis tre akurate sciigita; mi tion konsentas. Sed nun kontraŭe vi naĝas en plena fantazio.

— Ne tiom, kiom vi kredas. Se mia hipotezo estus malvera, kial, anstataŭ utiligi vian abonkarton, vi prenis