Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bileton? kial anstataŭ uzi ĉirkaŭurban vagonaron, vi revenis Parizon per vagonaro por malproksimaj landoj?

— Ho! tia certigo estas vere tro imagoplena. Sed ĝuste mi ne utiligis fervojon; mi revenis piede. Kaj, en momento kiam mi pasis sub la pontego, mi piedfrapis la malvivan korpon de Sedilo. Jen estas kial mi konis lian morton.

Fernando elparolis tiujn vortojn per tiel sincera voĉtono, ke sinjoro Taburio sentis sin ŝancelita.

— Parolu, li diris, kaj rakontu detale ĉiujn okazintaĵojn. Se vi povas pruvi vian senkulpecon, mi konfesos, kaj tio ne vundos mian memestimon, ke mi eraris. Iru; mi vin aŭskultas.

Fernando rakontis al sinjoro Taburio kiamaniere li, preterlasinte sinsekve du vagonarojn, estis devigita reveni piede, intencante uzi la tramveturilon de Issy. Ju pli la junulo parolis, des pli la juĝisto lin aŭskultis kun la plej grava atento.

Kiam li estis fininta:

— Ĉu vi renkontis sur via vojo, demandis la magistrato, iun, kiu konas vin, kiu povas certigi, ke li vin vidis? Herbeno kolektis siajn memorojn.

— Mi ne kredas, li respondis. Sed mi estis tiel frenezigita, ke mi tre povis pasi apud amiko, kaj ne lin rimarki.

— Tiam vi parolis kun neniu?

— Kun neniu.

— Sed en tiaj kondiĉoj, kiun pruvon vi donas pri la kredindeco de viaj paroloj?

— Mian parolon de honesta viro, respondis malhumile Fernando. Ĉu tio ne sufiĉas?

— En ordinaraj cirkonstancoj de la vivo, tio ne nur sufiĉus, sed eĉ sufiĉegus. Sed en la situacio, en kiu vi nun troviĝas, tiu certigo nur morala perdas multon da sia valoro. Mi diros plion. Se vi estus rakontinta tiun historion en la komenco de la demandado, eble, malgraŭ la kontraŭstarantaj pruvoj, mi estus povinta ĝin opinii