Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grava: sed nun vi havas tro grandan profiton en elpenso de alibi’o, por ke, kiam ĉia kontrolo mankas, via certigo estu kredinda. Mi do reprenas mian rakonton en la loko, en kiu mi ĝin lasis, kaj mi daŭrigas. Oni vin retrovas en Bellevue, en la vagonaro venanta el Chartres.

— Tio estas malvera! Sinjoro Taburio ne ŝajnis aŭdi la interrompon.

— En tiu stacidomo, li daŭrigis, Sedilo, kiu veturis al Maintenon (tion pruvas lia fervoja bileto retrovita sur li), eniras en la fakegon, en kiu vi troviĝas sola. Disputo okazas inter vi. Vi pafas al la malfeliĉulo unuan kuglon, kiu ne tuŝas lin, poste duan, kiu lin vundas en ŝultro. Sedilo estas venkita, nekapabla daŭrigi la batalon. Tiam vi malfermas la ĉarpordon, kaj en momento kiam la vagonaro pasas sur la pontego, vi ĵetas en la malplenaĵon la korpon de via viktimo, kaj samtempe la ilon, kiu utilis por lin mortigi. Ĉu vi rekonas tiun armilon? Kaj la magistrato prezentis al Herbeno la rompitan revolveron trovitan de Frigulo.

La malfeliĉa bankiero troviĝis en tia stato de malvigleco, ke li estis nekapabla aŭdigi ian parolon. Nur per skuo de kapo li povis fari energian signon de neado.

— En Ouest-Ceinture, daŭrigis la senkompata juĝisto, vi estas rekonita de oficisto en la firmo Bon Marché: fine en la stacidomo Montparnasse, vin same rekonas la kontrolisto de biletoj. Tiuj du viroj estas ambaŭ konsentaj, ke vi havis strangan fizionomion, frenezan mienon, unuvorte la sintenadon de iu, kiu antaŭ momento plenumis krimon.

— Sed ĉio tio estas abomena mensogo; mi prenas Dion ateste.

— Morgaŭ mi vin kontraŭstarigos kontraŭ tiuj atestantoj. Ni vidos, ĉu vi kuraĝos nei en ilia ĉeesto, precipe kiam vi konos tion, kio restas ankoraŭ por esti dirota.

— Kio do?

La juĝisto gradigis siajn kulpigrimedojn. Li konservis