Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por la fino sian plej bonan argumenton, tiun, kiu devis nevenkeble premegi Fernandon, kaj lin devigi al konfeso.

Li daŭrigis, parolante malrapide, por pli bone sentigi la tutan valoron de l’ okazintaĵo:

— Malgraŭ lia vundo kaj lia terura falo, Sedilo ne mortis tuje. Antaŭ kiam li elspiros sian lastan blovon, la mortanto certigis, ke ... vi estas lia mortiginto.

— Sed tio estas abomena, neverŝajna, freneza, rediris la malfeliĉa Herbeno, premante sian kapon inter siaj manoj. Ŝajnas al mi, ke mia prudento forflugas. Se tio estas petolaĵo, ĝi estas tro kruela, sinjoro. Ĉesigu ĝin, mi vin petegas; kompatu min; vi min mortigas.

Kaj Fernando kun larmoplenaj okuloj genufleksis antaŭ la magistrato, kaj prezentis siajn brakojn, ekkriante:

— Tio estus kruelega venĝo, kiu neniam povis ĝermi en la cerbo de Sedilo. Certe li devis senti al mi rajtigitajn riproĉmotivojn; neniam mi ŝanceliĝis tion konsenti. Sed depost multaj monatoj, en kiuj ni rilatis pro bankaj aferoj, mi havis multajn okazojn studi lian karakteron; kaj se ĉiam mi trovis en li viron facile kolerigeblan, eĉ perforteman, neniam mi rimarkis, ke li povu esti mallojala kaj kapabla de malkuraĝaĵo. Oni malbone aŭdis liajn parolojn; aŭ prefere ili estis elpensitaj de iu, kiu min malamas, kaj kiu volas min pereigi.

— Herbeno, ĉu vi konas la doktoron Meĵano?

— Tre bone; mi estas tre amikalligita kun li.

— Kaj sinjoron Hudaso, la Meudon’an polican komisaron?

— Kelkafoje mi troviĝis en la ĉeesto de tiu magistrato; kaj ĉiujn fojojn mi estis agrable impresita de lia ĝentileco al mi.

— Ĉu vi kredas, ke tiuj du viroj vin malamas, kaj volas vin pereigi?

— Ne certe.

— Nu, la doktoro Meĵano estas la kuracisto, kiu flegis Sedilon, kaj lin revivigis en la ĉeesto de l’ komisaro: kaj