Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiuj du sinjoroj estas la atestantoj, kiuj aŭdis la lastan jeson, per kiu vin kulpigis la mortanto.

Aŭdante tiun vorton Fernando ŝanceliĝis, kaj falis en la brakojn de l’ ĝendarmo, kiu lin akompanis.

La unua demandado estis finita. Oni rekondukis la kulpigaton al lia malliberejo.

Kelkajn tagojn poste, oni denove lin eltiris el lia ĉelo, por lin kontraŭstarigi kontraŭ la atestantoj.

En la unua parto de l’ enketo okazis nenia rakontinda fariĝo.

Herbeno sen ŝanceliĝo rekonis la veturigiston, kiu lin kondukis al la stacidomo, la oficiston, kiu malfermis por li la pordon, la kondukiston de l’ vagonaro, kaj fine la biletkontroliston en la Sèvres’a stacidomo.

— Mi eĉ salutis sinjoron Herbeno, en momento kiam li transiris la barilon, diris tiu viro finante; kaj sinjoro Herbeno al mi redonis mian ĝentilaĵon.

— Vi estas prava, respondis Fernando! mi tion tre bone memoras.

La juĝisto sin klinis al pedelo:

— Nun alvoku la nomitan Frigulo, li diris. Onezimo eniris. Sin trovante antaŭ la bankiero, li sentis sin iom embarasita kaj konfuzita. Sed certa, ke li ne eraras, konvinkita, ke lia atesto estos nur la konigo de la plej neprotestebla veraĵo, li rapide rekonsciiĝis, kaj refaris por la kvara fojo la rakonton pri tio, kion li vidis.

Ju pli li parolis, des pli lia ŝajno de memfido paligis Herbenon.

Kiam li estis fininta:

— Nu, bonulo mia, diris Fernando, neniam mi vin ofendis. Kial do vi mensogas? Rigardu min atente; kaj, sen malfacileco vi tuj rekonos, ke via rakonto estas malvera de l’ komenco ĝis la fino.

— Se mi tiel persiste certigas, tio okazas ĝuste, tial ke mi konas vin tre bone. Aŭskultu min, sinjoro: estu