Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

certa, ke mi sentas veran ĉagrenon, estante devigata paroli tiel, kiel mi faras. Ĉar vi plaĉas al mi; mi estis amikema al vi. Sed tamen mi ne povas ne diri tion, kio estas vera. Estas vi la vojaĝanto, kiu troviĝis en la fakego, en kiun envagoniĝis la viro de l’ pontego. En tiu momento, vi estis sola. Tion mi ĵuras.

Kaj Onezimo kun granda tragedia gesto etendis la manon, ĝin direktante al sinjoro Taburio.

— Vi povas eliri, diris la magistrato. Pedelo, alvoku nun Ragelon kaj la edzinon Ragelo.

Kiam la du atestantoj estis enirintaj en la oficejon de l’ juĝisto:

— Viajn nomon, baptonomon kaj profesion, demandis Taburio.

— Emilio Ragelo, oficisto en la firmo Bon Marché.

— Kaj vi, sinjorino.

— Mi estas lia edzino.

— Ĉu vi rekonas la kulpigaton?

— Tre bone. Mi loĝas Clamart’on. Ĉiutage mi eliras matene kaj revenas vespere. Tre ofte mi vojaĝas kun li. Li estas sinjoro Herbeno la bankiero.

— Efektive, respondis Fernando, vi ofte supreniras en la fakegon, en kiu mi jam troviĝas.

— Rediru antaŭ mi, diris la juĝisto, tion, kion vi jam rakontis al la agento de la polica Prefektejo.

— Jen estas. Tiun tagon, mi havis libertempon. Mia edzino kaj mi revenis el Auteuil per la malgrandzona fervojo, intencante fari ankoraŭ kelkajn vizitojn en Parizo, antaŭ kiam ni realiros Clamart’on. En Ouest-Ceinture ni preterlasas la korespondan vagonaron. Ni atendadis tiun, kiu venos el Versailles, kiam subite vagonaro por malproksimaj landoj haltis antaŭ ni. Mi tre sciis, ke estas malpermesate ĝin uzi; sed, je Dio! tio estis tiel alloga, ke mi diris al mia edzino: “Ni supreniru en ĝin, spite la regularo.” Mi rigardis dekstre kaj maldekstre: neniu nin observis. Mi malfermis vagon-