Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pordon ian, tiun, kiu troviĝis okaze sub mia mano, kaj puŝis tra ĝi mian edzinon. Apenaŭ ĝi estis refermita, tuj la vagonaro eliris. En la kontraŭa angulo de l’ kanapo sidis vojaĝanto, kiun mi tuje rekonis. Li estis sinjoro Herbeno.

— Mi! Tio estas neebla, tial ke mi ne troviĝis en tiu vagonaro.

— Jes; vi sidis en ĝi. Mi estas certa, ke mi ne eraras. Kaj eĉ vi ŝajnis tiel premegita, tiel malluma, ke mia edzino timis. “Oni dirus, ke antaŭ ne longe li plenumis krimon,” ŝi diris al mi mallaŭte. Mi ŝin rekuraĝigis; mi al ŝi certigis kontraŭe, ke vi estas ĉarma knabego. “Li estas abonanto kiel mi,” mi aldonis. “Preskaŭ ĉiam ni veturas kune, ĉar kiel mi li uzas la fakegon por fumantoj. Tiam tre ofte mi petas de li fajron.” Mia edzino, kiu ĉeestas, povas min kulpigi pro mensogo, se mi ne diras la veron. Sinjorino Ragelo demandita rediris por la dua fojo la saman rakonton, jam faritan de ŝia edzo.

Nun la bankiero silentiĝas, korpremegite. Ĉu nun li povos sin senkulpigi, kiam malgraŭ liaj energiaj neadoj, oni ne kredas plu liajn parolojn. Evidente tiu viro, kiun li konas apenaŭ, estas sincera en siaj certigoj.

Ragelo daŭrigis:

— Alveninte en Montparnasse’on, mi prezentis miajn biletojn al la kontrolisto. “Sed ili estas biletoj por malgrandzona fervojo,” diris al mi tiu viro. “Kial do vi malsupreniras el la Chartres’a vagonaro?” Mi klarigis al li tion, kio okazis. “Vi malobeis la regularon,” li respondis, “mi konas nur miajn instrukciojn; kaj pro tio mi faros al vi protokolon.” Mi estis devigita liveri mian nomon kaj mian adreson. Jen estas kial la agento de la polica Prefektejo povis min retrovi.

— Unu lastan vorton, diris la juĝisto. En Ouest-Ceinture, kiam vi eniris en la vagonon, ĉu Herbeno estis sola?

— Li estis sola.