Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu vi povas tion ĵuri?

— Mi ĵuras.

— Ĉu vidiĝis postsignoj de batalo, makuloj de sango?

— Mi rimarkis nenion similan.

— Tre bone: vi povas eliri. Sin turnante al la pedelo:

— Alvoku nun la lastan atestanton, diris sinjoro Taburio.

Aristido Blankaro, oficisto de l’ Okcidenta fervojo, deĵoranta en la Montparnasse’a stacidomo, alpaŝis kun malpetolema sintenado.

— Ĉu vi konas sinjoron Herbeno? demandis la juĝisto.

— Tre bone.

— Ĉu estas li tiu, kiu troviĝas antaŭ vi? Blankaro rigardis tre atente la bankieron, kaj respondis:

— Jes, sinjoro.

— Rakontu tion, kion vi scias.

— La Chartres’a vagonaro estis ekalveninta. Min oni komisiis por kontroli la biletojn. La vojaĝantoj rapidis antaŭ mi, donante sian vojaĝkarteton, kiam inter ili mi rekonis sinjoron Herbeno. Li pasis kaj prezentis sian bileton. Mi salutis lin per klino de kapo: sed kredeble li ne tion rimarkis, ĉar li ne ŝajnis min rekoni. Cetere oni estus kredinta, ke lin premas granda korturmento, ĉar lia vizaĝo estis terurita, kvazaŭ grava malfeliĉaĵo estus falinta sur lin. Mi eĉ tion rimarkigis al mia kolego.

— Tial ke la kulpigato donis al vi bileton, vi kredeble vidis, en kiu stacio estis prenita tiu bileto?

— Se mi estus povinta diveni tion, kio okazis, mi certe estus rigardinta ĝin. Sed la vojaĝantoj estas premitaj, pasas rapide, sin puŝas reciproke. Preskaŭ neniam oni havas sufiĉe da tempo por legi ĉiujn vojaĝkartetojn. Cetere ilia formo kaj ilia koloro enhavas ĝenerale montrojn tute sufiĉajn. Ekzemple: en la sama vagonaro troviĝis du vojaĝantoj devenantaj de la malgrandzona fer-