Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ vi, estas homoj, kiujn apenaŭ mi konas, al kiuj sekve mi povas esti nur indiferenta. Kiam eĉ ili sentus al mi kormovon ian, tial ke mi ĉiam agis kun ili kiel ĝentila kaj bonedukita viro, ĝi povus esti nur sento de ŝato kaj de estimo. Sed tamen mi persistas en mia neŝanĝebla certigo. Mi estas senkulpa pri la morto de Sedilo. Mi tre scias, ke vi ne kredas min; mi eĉ komprenas, ke vi ne povas min kredi. Pro tio, de nun mi forlasas neutilan batalon. Faru de mi tion, kion vi volos.

La tono de sincereco, per kiu Fernando estis parolinta, la laceco, kiun li ŝajnis senti, profunde kortuŝis la juĝiston. Depost la komenco de l’ enketo jam lin okupis por la dua fojo tiu sento de dubo, tiu manko de memfido, kiun dum lia tuta magistrata vivado li ne memoris esti koninta.

Pro tio, dum kelkaj minutoj, li prenis sian kapon en siajn manojn, profunde pripensante.

— Aŭskultu, Herbeno, li diris per pli dolĉigita tono, kiu strange kontrastis kun tiu, kiun li estis uzinta depost la komenco de la demandado, vi estas vere malprava, vin senmovigante, kiel vi faras, en via sistemo de defendo. Vi tre vidas, ke ĝi ne povas stari. Sed mi rimarkis fakton, kiu eble multe pezos sur la konvinko de juĝantoj. Kvankam vi elparolis kontraŭ Sedilo mortigajn minacojn, kiujn aŭdis kaj rediris via pordisto, tamen la antaŭmedito ne ŝajnas al mi pruvita. Mi eĉ diros: estas neeble ĝin pruvi. Evidente ne estas vi tiu, kiu persekutis tiun malfeliĉulon: estas li kontraŭe tiu, kiu venis vin retrovi. Se vi rakontus, laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, la dramon tiel, kiel ĝi okazis inter vi, eble la juĝantaro vidos en tio nur akcidenton: tiam ĝia sentenco estos senkulpigo. Sed kontraŭe via silento vin kondukos rekte al la punlaborejo, aŭ eĉ al eŝafodo. Vi vidas, ke mi parolas al vi amike. Mi prezentas savan stangon; ĝin ekkaptu.

— Ha! sinjoro, de longa tempo mi estus ĉion konfesinta, se io simila al tio, kion vi kredas, estus reale