Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okazinta. Sed tamen mi ne povas por vin plezurigi, eĉ por savi mian kapon, akcepti kiel verajn la faktojn, kiuj min kulpigas, tial ke tiuj kulpigoj estas falsaj de l’ komenco ĝis la fino, mi eĉ diros, tial ke mi tute ne scias per kiaj cirkonstancoj ili povis naskiĝi.

Sinjoro Taburio havis geston de malpacienco.

— Tre bone, li respondis malvarme. Morgaŭ, kiam vi vidos la kadavron de via viktimo, eble vi ne kuraĝos persisti en tiu sama sintenado.

— Ĉu vi ne povas evitigi al mi la doloron de tia kontraŭstarigo?

— Ĝi estas necesega.

— Kiel plaĉos al vi. Mi estas en via povo. Mi esperas, ke mi havos sufiĉe da forto por iri ĝis la fino.

Herbeno sin levis. La demandado estis finita.

La morgaŭon en Morgue (mortintejo), antaŭ la kadavro de Sedilo, la malfeliĉa Fernando kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn. Lia vizaĝo estis pli palega ol tiu de la malvivulo kuŝanta sur platŝtonoj. Liaj manoj tremis. Li memoris la mortigan deziron, al kiu hieraŭ la juĝisto aludis; kaj li sentis sin tremetanta pro teruro, pripensante al la rapideco, per kiu la hazardo ĝin plenumis, por lia malfeliĉo kaj la malfeliĉo de ĉiuj liaj samfamilianoj.

Sed kiam sinjoro Taburio al li diris solene, direktante la manon al Sedilo:

— Antaŭ la kadavro de tiu, kiun vi mortigis, ĉu vi ĉiam persistas nei vian krimon? Herbeno rigardis la juĝiston per freneza kaj malvigla okulo, kaj ne eĉ penis respondi unu vorton.