Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli ol dudek jaroj ci konas min: ĉu ci kredas, ke tiun abomenan krimon, pri kiu oni min kulpigas, mi estas kapabla esti farinta? Eduardo fikse rigardis sian amikon en la blankaĵo de okuloj. La kredindeco kaj la lojaleco, kiujn li vidis en ili, naskis en lia konscienco certigon pli fortan ol ĉiuj ŝajnoj. Li do respondis senŝancele:

— Ne.

— Ha! nun mi sentas min feliĉa, ĉar mi ne estas plu sola por kontraŭbatali Taburion, ĉar mi havos por min defendi advokaton tiel spertan kiel ci, tio estas infaneca amiko, en kiu kuniĝas klera leĝsciencisto kaj oratoro elokventa. Depost mia arestado, por la unua fojo, mi sentas, ke iom da espero renaskiĝas en mia koro.

— Cia senkulpeco estas certa; pri ĝi mi ne dubas eĉ unu minuton, kaj mi ĝin pruvos nerifuteble. Sed por tio necese estas, ke cia konfido al mi estu plena. Se mi volas devigi la juĝantaron al senkulpigo, mi devos konigi la plej malgrandajn agojn de cia vivo, horon post horo, minuton post minuto, dum la malbenita tago, en kiu mortis Sedilo. Por trafi tiun celon, mi prenis antaŭzorgojn. Mi volis resti sola kun ci, kaj por tion plenumi mi forigis la gardiston, kies ĉeesto nin estus ĝeninta. Parolu do sen timo, kaj konfidenciu al cia advokato la sekretojn, kiujn ci ne volis konigi al la juĝisto. Mi memoros nur tion, kion mi opinios necesa por cia defendo: la ceteron la amiko scios forgesi.

Parolante, Eduardo turnetis la foliojn de aktaroj, kiujn li demandis:

— Ci veturis al Sèvres, li komencis: por kion fari ci iris al tiu loko? Herbeno ŝanceliĝis.

— Tion mi jam klarigis al sinjoro Taburio, li diris fine. Mi suferis pro kapdoloro, kaj mi iris promenadi.

Pro tiuj vortoj la frunto de Eduardo malĝojis.