Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi petas de ci konfidon, diris la juna advokato per riproĉa tono, kaj ci komencas per mensogo. Se tio, kion ci rakontas, estus vera, ci ne estus uzinta fiakron por cin veturigi al la stacidomo tiel rapide. Mi cin konas: kvankam ne avara, ci ne estas malŝparema, kaj ci ne estus elspezinta kvin frankojn por kontentigi simplan kapricon. Plie por spiri aeron, ci ne bezonis iri ĝis Sèvres. Preterlasinte la Versailles’an vagonaron, ci estus uzinta la sekvantan, kiu haltas en Clamart. En tiu loko troviĝas arbaro, kiu estus liverinta ĉion, kion ci povis deziri. Ĉu mi eraras? Fernando mallevis la kapon, kaj nenion respondis.

— Mi daŭrigas, diris Klozelo. Oni cin retrovas en Bellevue.

— Tio estas malvera, respondis Herbeno kolere. Ĝis nun la atestoj enhavas multe da precizeco; sed depost tiu momento, la tuta demandaro fariĝas nur abomena mensogo. Tion mi ĵuras.

— Tre bone; mi cin kredas. Sed se ci ne sidis en vagono, ci estis en alia loko. Kie ci troviĝis en tiu momento?

— Sur la vojo, inter Meudon kaj Vanves. Tion mi jam diris.

— Ni supozu, ke tio estas vera, ne sufiĉas mia propra konvinko; necese estas, ke ci donu al mi rimedojn por konvinki aliajn homojn. Se en mia proparolado mi povas meti nur cian certigon, ne ĝin apogante sur ian pruvon, la konkludoj, kiujn mi eltiros el ĝi, ŝajnos ridindaj, kaj ne estos akceptitaj de la juĝantaro.

— Pruvojn! ekkriis Herbeno ironie. Jen estas ĉio, kion cia amemo al mi sciis trovi. Sed, amiko mia, se mi estus povinta liveri pruvojn, jam de longa tempo mi estus tion farinta.

— Sed tiam, respondis Eduardo iom kolereta pro tiu rimarko, se ci ne povas liveri alibi’on, mi estas devigata partopreni la opinion de Taburio; kaj mi tion faros des