Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli facile, ke ju pli mi havas elementojn, kiujn li nescias: ili estas cia ŝajno de teruro, kaj la sango, kiu kovris ciajn manojn, du horojn post la krimo.

— Ĉu ci utiligos tiujn sciigojn por pligravigi ankoraŭ mian situacion? demandis Herbeno maldolĉe.

— Ha! ne. La sola amiko vidis tiujn signojn ... Sed tial ke ili povas esti nur malfavoraj al la kulpigito, la advokato ilin ne konas. Sed fine, ĉar ni estas solaj, ci sen danĝero povas diri, de kiu fonto devenis tiu sango, kiu kovris ciajn manikojn kaj ciajn fingrojn.

— Ĝi estis sango de Sedilo. Kial mi mensogus?

La juna advokato faris subitan ekmovon.

— Sed tiam ci konfesas, li diris.

Fernando havis geston de malpacienco.

— Ĉu mi estos devigata, li respondis, rekomenci antaŭ ci la rakonton, kiun mi faris pli ol dudek fojojn al la juĝisto? Apud la piedo de l’ pontego mi retrovis la korpon de Sedilo; mi ĝin sublevis kaj turnis; kaj per la sango, kiu malsekigis liajn vestojn, mi malpurigis la miajn. Ĉu ci estas kontenta?

— Mi estas konvinkita, ke ci diras la veron: sed mi sentus min multe pli feliĉa, se iu ajn atestanto povus kontroli cian diron. Sen tio ...

— Do, ĝemis Fernando malgajege, malgraŭ la certigo de ci donita antaŭ momento, ci ankaŭ min kredas kulpa. Ke tia estu la opinio de Taburio estas neeviteble, tial ke pruvoj ariĝas. Pro tio mi ne lin riproĉas. Li estas prava, li eĉ faras nur sian devon, min konsiderante kiel krimulon. Sed ci! sed ci! Por la unua fojo depost kelkaj tagoj, Herbeno maldolĉe ekploregis.

Eduardo kortuŝita iris al li, kaj premante liajn manojn:

— Mi cin petegas, Fernando, li diris, je l’ nomo de ciaj gepatroj tiel malfeliĉe mortintaj, je l’ nomo de Beatrico kaj de Reĝino, je l’ nomo de nia malnova amikeco, diru tion, kion ci faris depost la duono de la tria ĝis la sepa.