Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

El sekretoj, kiujn ci bonvolos konfidi, neniu eksteriĝos. Mi prenos en tiuj konfidencioj nur aferojn, kiuj estas absolute necesegaj por savi cian honoron kaj eble cian vivon.

Fernando viŝis siajn okulojn, kaj respondis kun laca mieno:

— Mi rediris al tiuj, kiuj bonvolis min aŭskulti, tion, kion mi faris, en kiu loko mi troviĝis en la momento, en kiu la krimo estis plenumita: neniu volis min kredi. Pri la agoj, kiujn mi povis fari, pri la loko al kiu mi povis min direkti antaŭ tiu momento, neniu bezonas ĝin scii. Por mi, por mia savo, tiu sciigo neniel valorus, ĉar ĝi ne povus liveri al mi la alibi’on, kiu estas necesega por min liberigi.

— Ci eraras. Tiu klarigo kontraŭe presus sur ciajn postajn certigojn sigelon de verŝajneco, kiu, dank’ al cia silentiĝo nun tute mankas al ili.

Perforta batalo ŝajnis tumultiĝi en la animo de Fernando. Momenton li malfermis la buŝon, kvazaŭ li volus komenci konfeson. Sed fine li lasis fali siajn brakojn kun granda gesto de senkuraĝeco, murmurante:

— Ĝi povus liveri neniun profiton, kaj estus malkuraĝaĵo neutila! Kaj li aldonis mallaŭte, kvazaŭ li parolus al si mem:

— Duoble neutila! Ĉar ĝi havus tiun solan rezultaton: ne min savi, sed tamen mortige vundi miajn ambaŭ amatinojn.

— Sed tiam, ekkriis Eduardo post momento da silentado, kion ci volas, ke mi faru?

— Tion, kion ci povos. Defendu min per ciaj kutimaj talento kaj elokventeco, sed samtempe havante la certigon, ke tiu proceso al ci liveros neniun gloron, kaj ke ci alpaŝas al neevitebla malvenko. Sola afero staras; kaj mi volas, ke pri ĝi ci estu konvinkita: mi estas senkulpa.